|
Partopreno
en la projekto Al kvalita komunikado
La projekto Al kvalita
komunikado subtenas aranĝojn, kiuj strebas al la celoj de la projekto. La aranĝoj povas esti diversaj, aranĝitaj mem aŭ partopreno en eventoj de aliaj movadoj. Ĉi tiu paĝo enhavas gvidliniojn por peti subtenon de la projekto. Pli detale
la gvidlinioj troveblas en Esperantolehti - Esperanta Finnlando 4/2004. La
subtenpeto devus respondi al la sekvaj demandoj: Kio?
Kie?
Nomo de la aranĝo (ekz. partopreno en evento X) kaj priskribo. Kiu?
Respondeca asocio, respondeculo(j), ebla divido de taskoj, kontaktinformoj. Kiam?
Temposkemo: pri konkreta aranĝo datoj de komenco kaj fino, prefere ankaŭ la tempo dedicita al planado, pritakso kaj raportado. Kial?
Kiel?
Klara difino kiel la agado rilatas al la projekto Al kvalita komunikado, vd.
la agadkampoj de la projekto. Kiel ĝi kontribuas al pli
kvalita informado? Longdaŭraj rezultoj? ktp. Kiomkoste?
Informoj pri financaj bezonoj: buĝeto kun klarigoj kaj
difino de mona subtenbezono de AKK. Normale la mono estos elpagita post
raportado surbaze de prezentitaj realaj kostoj. Postuloj
por ĉiu agado kadre de AKK estas:
- Mencio de AKK lige al la agado,
ekz. en gazetaraj komunikoj aŭ enkonduke al prelegoj.
- Raportado al la projekta grupo, ekz. artikolo en Esperanta Finnlando au
livero de produktita material al la oficejo. Limdato:
Limdato por peti subtenon ne estas fiksita. Pli gravas, ke la peto estas
klare kaj bone motivigita kaj sendita sufiĉe frue por traktado de la projekta grupo. Sendoadreso
kaj kontaktpersono:
La peton sendu surpapere al la adreso: Esperanto-Asocio de Finnlando/AKK,
Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, aŭ rete al la adreso eafoficejo @ esperanto.fi.
Tiel la peto atingos la AKK-respondeculon (Päivi
Saarinen), kiu pludistribuos ĝin al la aliaj
projektgrupanoj. |