Suomen Esperantoliitto ry
Esperanto-Asocio de Finnlando

Al kvalita komunikado (AKK)

 
www.esperanto.fi  

Al kvalita komunikado - Laatua viestintään - Kvalitet i kommunikationen

Printempe 2003 la estraro de Esperanto-Asocio de Finnlando decidis fondi projekton por altigi la kvaliton de informado pri esperanto en Finnlando. La projekto jam komencis sian duan jaron kaj daŭros almenaŭ ĝis la jaro 2006.

La tri agadkampoj de la projekto estas:

Informa strukturo
Superrigarda kaj sistemiga laboro, kiu celas krei bazon por analizo de la stato de nia informa agado kaj sekve konduki al informa strategio de nia asocio. 

Trejnado de la membraro
Konscia agado por trejni niajn membrojn pri informa agado kaj por pliklerigi ilin pri la diversaj facetoj de la fenomeno Esperanto vastasence.

Alekstera informado
Kontribuo al pli vasta rekono de la valoroj de Esperanto kaj al pli bona ĝenerala nivelo de scioj pri nia lingvo en Finnlando.

 

Nova:

Gvidlinioj por partopeno en la projekto

 

suomeksi
 
Projekta grupo
Projekta plano
 
PS 21.1.2005
  prizorganto@esperanto.fi