FESTIVALO ARTA LUMO

EKSKURSO LUNDON 30.7.

Programo

13.00

Ekveturo el Kuopio per komuna aŭtobuso (ĉe la lernejo)

14.30-17.00

Vizito en la domo de Kimmo Hakala en Vesanto, kie ni konatiĝos kun objektoj faritaj de saliko kaj havos kafon/teon.

18.00

Alveno al la bieno Korholan Kartano, Rautalampi
- Konatiĝo kun historio de bieno kaj vizito al loka artgalerio de s-ino Oili Marski
- Du saŭnoj kaj bankuvego (finne: kylpypalju) estas varmaj por ni, naĝado eblas en rivero
- Teatra scenejo je nia dispono, komuna kantado kaj ludado tie kaj alie en la areo
- Vespermanĝo en finna stilo: memfrititaj kolbasoj kun mustardo, salato, pano, akvo, suko
- Pliaj trinkaĵoj aĉeteblaj (limonado, biero, cidro, vino ktp)

22.00

Hejmvojaĝo al Kuopio tra bela pejzaĝo, reen en Kuopio je la 23a

La ekskurso estas inkluzivita en la festivala kotizo aŭ en la tuttempa (nun 150 e) aŭ en taga bileto, 40 e.

Afabla kunestado atendos nin dum la ekskursa tago, kiam ni vidos la belegan finnan naturon. La distanco el Kuopio al la ekskursaj lokoj estas ĉirkaŭ 100 km.