Historieto de Esperantolehti
La 3an de februaro 1906 estis fondita en Helsinki ĝenerala societo esperanta, Polusstelo. Dum ties unua agadjaro la membroj multfoje diskutis pri fondigo de finnlanda gazeto esperanta. Post unu jaro la penso realiĝis, kiam en aprilo 1907 ekaperis Finna Esperantisto, la unua antaŭinto de Esperantolehti. La kvin unuaj numeroj aperis mimeografitaj, poste presitaj. Finna Esperantisto aperis en 1907 - junio 1910 kaj 1912 - julio 1914. La redaktoro estis magistro J. A. Wecksell en 1907 - 1910 kaj kontoristo Albin Sandström en 1912 - 1914. La eldonisto estis kooperativa asocio Ilarejo Esperantisto en 1907 - 1910 kaj Esperanto-Asocio de Finnlando 1912 - 1914. En 1911 Finna Esperantisto paŭzis pro ekonomiaj problemoj.
La komenco de la Unua mondmilito en aŭgusto 1914 kaŭzis pli striktan cenzuron por la gazetaro en Finnlando, kiu tiam apartenis al la Rusia imperio. La cenzuro traktis Finnan Esperantiston pli severe ol aliajn gazetojn: oni tute malpermesis ĝin aperi. Eble la kaŭzo estis tute simple, ke ne troviĝis cenzuristoj, kiuj scipovintus esperanton.
Post la Rusia revolucio kaj la sendependiĝo de Finnlando en 1917 - 1918 esperanta gazeto povis reaperi. Ĝi nomiĝis nun Esperanta Finnlando. La redaktoro estis studento (ekde 1922 magistro) Vilho Setälä. Ĝi aperis en 1918 - 1919 kiel kromfolio de Kodin lehti, duonmonata porfamilia gazeto, kiu aperis en la urbo Raŭmo, kaj kiel memstara gazeto en 1920 - 1923. La eldonisto estis Esperanto-Asocio de Finnlando 1918 - 1919, Eldona akcia societo Otava en 1920 - 1922 kaj Esperanto-Instituto de Finnlando en 1923.
La jaroj 1920 - 1922 estis favoraj por Esperanta Finnlando. La esperanto-movado en Finnlando kreskis rapide, la gazeto havis abonantojn kaj ricevis anoncojn. Ĝi publikigis multflankan kaj interesan materialon kaj estis por tiatempa eldonaĵo riĉe ilustrita. La atendata 14-a Universala kongreso en Helsinki pliigis la intereson. Sed ĉe la fino de tiu kongreso okazis afero, kiu dividis kaj malfortigis la Finnlandan movadon kaj detruis ĝian reputacion en okuloj de dekstrema publiko. Pro perdo de abonantoj kaj anoncoj Esperanta Finnlando devis ĉesi meze de jaro 1923.
En la fino de 1940-aj jaroj, kiam la esperanto-movado komencis refortiĝi post la dua mondmilito, oni faris provojn revivigi Esperantan Finnlandon. La redaktoro estis Vilho Setälä kaj la eldonisto Esperanto-Instituto de Finnlando. Ĝi aperis en 1948 - 1949 kaj 1951 - 1953 sed ne sukcesis ekonomie.
Sian plej longan kaj sufiĉe bonan periodon de aperado havis Esperanta Finnlando en 1959 - 1987. La reunuiĝo de Finnlanda esperanto-movado en 1965 kaj 54-a Universala kongreso en Helsinki 1969 estis la plej rimarkindaj okazintaĵoj de tiu periodo. Sed la abonanataro de Esperanta Finnlando ne kreskis tiel multe kiel dezirinde. En la jaroj 1964 - 1971 aperis ankaŭ kroma finnlingva informilo Kansainvälinen kieli - Esperanta Finnlando B.
La redaktoroj estis Vilho Setälä en 1959 - 1973, Pekka Virtanen en 1974, Harri Laine 1975 - 1977, Kaarlo Voionmaa 1978 - 1979 kaj Tuomo Grundström 1980 - 1987. La eldonistoj estis Finnlandaj esperantaj organizoj en 1959 - 1967, Fondumo Esperanto en 1968 - 1973 kaj Esperanto-Asocio de Finnlando 1974 -1987.
Esperantolehti havante krome ankaŭ la nomojn Esperanta Finnlando kaj Esperantobladet estas praktike dulingva: esperanta kaj finna. Ĝi aperigis provnumeron en 1989 kaj aperas regule ekde 1990. La redaktoro estis Jukka Pietiläinen 1989 - 1996 kaj estas Aimo Rantanen ekde 1997. Ekde 2000 la redaktadon prizorgas laborgrupo. La eldonisto estas Esperanto-Asocio de Finnlando.
Erik v. Hertzen
Reen al la ĉefa paĝo de EAF Reen al la paĝo de Esperantolehti