Suomen Esperantoliitto ry

Suomen Esperantoliitto ry – Esperanto-asocio de Finnlando
Ĉefpaĝo Novaĵoj Eventoj Vendejo Pri la asocio

Vintraj tagoj en Tampere 12.-13.3.2011

Esperanto-societo Antaŭen 90-jara

Kunvenejo: Hotelo Cumulus, Koskikatu 5, Tampere

Aliĝoj

Programo

Invito al jarkunveno

Dum Vintraj tagoj en Tampere ni festos la lokan esperantosocieton Antaŭen pro 90-jariĝo per ekspozicio kaj historietoj, vizitos Laboristan muzeon Werstas, ricevos informojn pri eblecoj lerni esperanton en Finnlando, partoprenos kunvenojn de membrosocietoj de EAF kaj kompreneble dimanĉe la jarkunvenon de EAF mem.

Vintraj tagoj komenciĝos sabate 12.3. je 11.00 per prezento de esperanto al la granda publiko: Esperanto en nuksoŝelo. Ek de 12.00 la partoprenantoj povos registriĝi ĉe akceptejo kaj viziti libroservon. La malfermo de la tagoj okazos je 13.00 kaj la programo tiam daŭros per prelegoj pri la temo de la tagoj kaj pri aktualaĵoj de Esperantujo.

Dimanĉe okazos la jarkunveno de la asocio – grava ebleco influi la agadon de la asocio dum la jaro kaj dum venontaj jaroj. Posttagmeze ni ekskursos al Laborista muzeo Werstas kaj finos la tagojn post la muzea vizito en Kafejo Nostagia je 15.00.

Bonvenon!

Esperanto en nuksoŝelo –prezento sabate 12.3. je 11.00

SENPAGA ENIRO

Aĉeteblas la finnlingva versio de la internacia lernolibro de Stano MARĈEK "Esperanto per rekta metodo".

Ekspozicio pri la 90 jaroj de la Esperanto-societo Antaŭen.

Kontaktuloj

Programo, jarkunvenaj aferoj, kunvenĉambroj ktp:

Tuomo GRUNDSTRÖM, Tiina OITTINEN, Päivi SAARINEN

Aliĝoj: Päivi SAARINEN

Kontaktinformoj de Tuomo, Tiina kaj Päivi en la paĝo estraro.

Lokaj kontaktuloj (tranoktoj aliloke en Cumulus, vojaĝeblecoj, informoj pri Tampere ks.):

Tapani AARNE, <tapani PUNKTO aarne AT mbnet PUNKTO fi>, tel. 050 524 5823

Sylvia HÄMÄLÄINEN, <sylvia PUNKTO h AT kolumbus PUNKTO fi>, tel. 050 321 4313

 

Kopirajto 2011– Esperanto-Asocio de Finnlando