Aŭtunaj tagoj 2011 – Laponia lumo
la 10-an de septembro 2011 – la 11-an de septembro 2011
Aŭtunaj Tagoj en Tornio–Haparanda–Pajala 10–11-an de septembro 2011
Al niaj nordaj Aŭtunaj Tagoj aliĝis ĝis nun dudeko da partoprenantoj. Jen la programo kaj informoj pri la trajnoj el Helsinki/Turku tra Tampere. Kompreneble eblas vojaĝi al Tornio ankaŭ alimaniere, ekzemple per propra aŭto. Se vi havos tempon, restu iom pli longe, ĉambroj mendeblas en la hotelo Tornion Kaupunginhotelli ankaŭ por pluraj noktoj. Vi povas ankoraŭ aliĝi, sed bonvolu rapidi.
Vendredo 2011-09-09
21.19 |
Ekveturo el Turku per nokta trajno |
21.23 |
Ekveturo el Helsinki per nokta trajno |
23.59 |
Ekveturo el Tampere per nokta trajno |
Sabato 2011-09-10
8.20 |
Alveno de trajno al stacidomo en Tornio, buso atendas (venu tien por rondveturo plej laste je la 9.15) |
9.30 |
Duhora rondveturo kun ĉiĉerono en Tornio-Haparanda |
12.00 |
Lunĉo kaj enĉambriĝo en hotelo Tornion Kaupunginhotelli |
14.00 |
Prelego: Laponoj |
15.00 |
Prelego: La plurlingvismo en Laponio kaj Nordbotnio |
16.00 |
Kafo |
16.30 |
Libertempo internacie: du ŝtatoj, duobla urbo |
19.00 |
Vespermanĝo en la hotelo |
20.30 |
Vesperumo liberprograme |
Dimanĉo 2011-09-11
8.30 |
Matenmanĝo en la hotelo |
9.30 |
Ekveturo al tuttaga ekskurso, celo Pajala. Lunĉo kaj kafo survoje. |
18.00 |
Alveno al Tornio, kie vespermanĝo memstare |
21.19 |
Noktaj trajnoj al Helsinki/Turku |
Aliĝo kaj kontaktpersonoj
Bonvolu sendi la aliĝilon al la EAF-oficejo de Helsinki, aŭ aliĝu rete al adreso <eafmendoj ĈE esperanto PUNKTO fi>. Samtempe pagu la kotizon al la konto de la Asocio uzante la referencnumeron en la aliĝilo. Notu, ke estas tre grave fari ambaŭ: kaj pagi kaj sendi la aliĝilon por ke ni organizantoj scios, kiu volas kion dum la VT. La aliĝilojn kaj pagojn prizorgas Päivi Saarinen kaj Tiina Kosunen.
Notu: Al la trajna karavano aliĝu al Tiina Oittinen, <eafsekretario ĈE esperanto PUNKTO fi>. Prezo estas proksimume 150 eŭrojn (sen rabatoj) en nokta vagono. Tiina prizorgos la biletojn kaj kolektos la pagojn.
Por la demandoj pri programeraj aferoj estos je via dispono ankaŭ Tuomo Grundström. Pri hotelo kaj pri itinero dum la ekskurso vi povos turni vin al Tuomo aŭ al Tiina O..