Esperanto-Asocio de Finnlando - Suomen Esperantoliitto ry
1907-2007

100-jariĝo de EAF: Jubilea tago
Helsinki 28.4.2007

Programo de la tago Jubilea festo en Nobelara domo Pliaj informoj

 

9.00-12.00
HISTORIA KVIZOPROMENO (Helsinki, centro de la urbo kaj Kallio)

- Startlokoj ekz. Akademia librovendejo (Pohjoisesplanadi 39) kaj la Nobelara domo (Ritarikatu 1).

- Lingvoj de la kvizo: esperanto, finna kaj sveda.

- Daŭro 1-2 horojn, eblas respondi la demandojn sen viziti ĉiujn lokojn.

- Celita al ĉiuj, la ĝenerala publiko kaj esperantistoj, senpaga.

 

14.00-17.00
JUBILEA FESTO EN LA NOBELARA DOMO (Ritarikatu 1)

- La programon gvidas Harri Laine.

- Festparolado de Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

- Arta programo i.a. vira koruso kaj kantelmuziko.

- Akcepto de la Jubilea skatolo, historia prezento.

- Esperantlingva festo kun okazaj esceptoj.

- Kafopaŭzo kun jubilea kuko, pago por la festo: 15 eŭroj.

 

18.30-22.00
JUBILEA BANKEDO EN RESTORACIO PÖRSSITALO (Fabianinkatu 14)

- Triplada bankedo kun arta akompano de kvarteto Virta.

- Pago: 70 eŭroj.

 

ALIĜOJ:
Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, retpoŝte: eafoficejo @ esperanto.fi.

Aliĝante bv.informi:
- personan kaj familian nomon de ĉiu partoprenanto
- plenan poŝtan adreson, aldone ekz. telefonnumero kaj/auŭ retpoŝta adreso
- eventualajn aliajn konsiderojn, ekz. dieto, rulseĝa moviĝo k.s.

PAGOJ:
Al la konto de Esperanto-Asocio de Finnlando: Sampo 800017-230825, referencnumero 80499. Pagante el eksterlando, bv. kontakti la asocion por interkonsento.

la programo en pdf-formo (trilingva)

www.esperanto.fi

PS 14.4.2007