Kondiĉoj
Kotizoj
170 eŭroj ĝis 2005-05-31
190 eŭroj ekde 2005-06-01
La kotizo inkluzivas programon, manĝon kaj lokon en amasloĝejo dum la tuta festivalo. Eblas aĉeti ankaŭ tagajn biletojn. Ili kostas 35 eŭrojn por tago (30 de junuloj aŭ
B-landanoj). Aliĝante indiku la datojn por kiuj vi volas la biletojn.
Rabatoj
B-landana -10 eŭroj (ĉiuj landoj krom la Nordiaj landoj, EU landoj antaŭ 2003, Svislando,
Usono, Kanado kaj Japanio)
Junulara -10 eŭroj (naskiĝinta 1975 aŭ poste)
Infana -20 eŭroj (naskiĝinta 1992 aŭ poste)
Kalkulu la pagendan sumon laŭ la supra tabelo aldonante bankkostojn. Pagu al FEJO, banko
Rauman Seudun Osuuspankki, konto 563000-2213606,
SWIFT-kodo OKOYFIHH, IBAN-kodo: FI8356300020213606. La aliĝo validas post la alveno de via pago.
Speciala loĝado: Se vi deziras specialan loĝadon indiku la datojn kaj kian ĉambron.
Estas rezervita limigita kvanto da ĉambroj en la gastejo
Heo Hostel (prezo ĉ. 40-48 eŭroj por
dulita ĉambro) kaj en Hotelo Fenno ( ĉ.
65 eŭroj por dulita ĉambro).
Indiku viajn dezirojn kaj ni sendos al vi oferton.
La kotizo ne estas repagebla, eĉ se vi ne partoprenos la festivalon.
|