LERNU ESPERANTON EFIKE KAJ AMUZE
Esperanto-kurso en la Popola Instituto de Valamo 10.–15.6.2012
Dum Esperanto-kurso en la Popola Instituto de Valamo vi povos sperti ĉion, kio plaĉas al vi en lingvokurso: bonan kaj efikan instruadon, amikan kunestadon kaj multflankan libertempan programon. Kaj ĉio tio en la mirinda monaĥeja atmosfero en bela naturo de la orienta Finnlando. Vi estas bonvena kiel novulo aŭ spertulo de la lingvo kaj de Valamo-vizitado.
La Popola Instituto de Valamo okazigos la kurson ĉijare la dekduan fojon. La instruistoj estos Atilio Orellana Rojas el Japanio/Argentino kaj finnlanda instruisto. La kursogvidanto estos Tiina Oittinen. La lingvo uzata en instruado estas ĉefe Esperanto, aliaj lingvoj estas uzataj laŭbezone.
Bonvolu noti: En la Popola instituto de Valamo la personaro nek parolas nek respondas al esperantlingvaj retpoŝtoj. Bonvolu kontakti pere de la kontaktuloj de EAF.
Kontaktulo:
Tiina Oittinen (sekretario de EAF, kursogvidanto), adreso: Puutarhakatu 26 A 11, 20100 Turku, Finnlando, tel. +358-2-2305319, rete: eafsekretario @ esperanto.fi
La kontaktulo donos pliajn informojn pri la kurso, la tagan programon de la kurso kaj aliĝilon por eksterlandaj partoprenantoj.
Bonvenon!