Suomen Esperantoliitto ry

Suomen Esperantoliitto ry – Esperanto-asocio de Finnlando
Ĉefpaĝo Novaĵoj Eventoj Vendejo Pri la asocio

Vendejo

Esperanto-Asocio de Finnlando estas ankaŭ eldonanto kaj libroperanto (en limigita formo). En la suba listo troviĝas la libroj kaj aliaj materialoj, kiuj estas nuntempe aĉeteblaj en la asocia oficejo. Plejparte temas pri lernolibroj kaj libroj kiuj havas rilaton al Finnlando. La oficejo estas malfermita marde je 17–19 h. Eblas mendi ankaŭ perpoŝte; tiam poŝtaj kostoj estos aldonitaj.

Sendu la mendojn al: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, aŭ retpoŝte: <eafmendoj ĈE esperanto PUNKTO fi>. Bv. mencii vian nomon, adreson kaj retpoŝtan adreson.

/!\ Retbutiko ankoraŭ ne funkcias. Bv. sendi mendojn retpoŝte!

Varo

Priskribo

Prezo (EUR)

Esperanto mutkattomasti

Lernolibro de Stano Marĉek en multaj tradukoj

10,00

ELFI-libro

Libro pri la 90-jariĝo de ELFI

5,00 aŭ 10,00

Poŝvortaro Finna-Esperanto-Finna

De Joel VILKKI kaj Heljä FAVÉN
Baza vortaro, la plej kompleta vortaro finna-Esperanto

10,00

Egaleco kaj paco per Esperanto

De Lars FORSMAN
Lernolibro, finnigita de Raita PYHÄLÄ

10,00

Jen nia mondo 2

De J.C. WELLS
Lernolibro por finnoj, finne redaktis Silja KIVEKÄS
Bona kiel legolibro kaj por ekzerci kaj ripeti tion, kion instruas la unua parto (nun elĉerpita)

8,50

Kalevala

Esperanta traduko de finna nacia epopeo. Perlo de la tradukita poezio. Kompilis Elias LÖNNROT (1835, 1849), esperante tradukis J.E. LEPPÄKOSKI. Dua eldono en 1985.

10,00

Kalevala numerita

La sama, sed numerita eldono

67,00

Kalevala luksa

Tola bindaĵo kaj ora flanko

100,00

Muminvalo

De Tove JANSSON
Esperanta traduko de la svedlingva originalo Det osynliga barnet och andra berättelser. Infanlibro, sed ne nur por infanoj. Tradukis Eckhard BICK. Dua eldono de 1993.

12,00

Kie boacoj vagadas

De Eija SALOVAARA
Novelkolekto de Helsinki-a aŭtorino pri Laponio. Dua eldono en 1995.

12,00

Proverbaro – Nia komuna heredaĵo

Pli ol 3700 proverboj el la tuta mondo kolektitaj kaj tradukitaj de Erkki RÖNTYNEN.

14,50

Poŝtmarko

Poŝtmarko "Esperanto 125"

2,00 aŭ 9,00 aŭ 35,00

Taso

blanka kafotaso kun verdaj emblemoj Esperanto -- Lingvo internacia

10,00

Plako

Surkudrebla plako kun brodita teksto Esperanto -- Lingvo internacia

2,00

Pendaĵo

Pendaĵo farita el du plakoj, duflanke brodita teksto Esperanto -- Lingvo internacia

5,00

Pinglo

Arĝento, produktita de Hetta Silver Oy

12,00

Broĉo

Arĝento, produktita de Hetta Silver Oy

30,00

Jen nia mondo 2-kasedo

Kasedo de la libro

8,50

DVD Esperanto Elektronike

DVD, kiu prezentas Esperanton per kursoj, vortaroj, fotoj, filmo ktp. La menuoj kaj granda parto de la informoj troviĝas ankaŭ finnlingve. Funkcias en novaj komputiloj, ne per portelevidaj DVD-ludiloj.

9,00

Via korbo

La varkorbo estas malplena.

 

Kopirajto 2011– Esperanto-Asocio de Finnlando