Suomen Esperantoliitto ry
Esperanto-Asocio de Finnlando

Esperanto-Asocio de Finnlando

 

www.esperanto.fi

en esperanto

 

Estraro

Membrokotizoj

Membrosocietoj

Kalendaro

Eldonaĵoj

Retadreso che esperanto.fi ?

UEA-membroaferoj

 

 

Suomen Esperantoliitto, Esperanto-Asocio de Finnlando ry (EAF) kunordigas la agadon de finnlandaj esperantistoj kaj celas disdoni informojn pri la internacia lingvo en Finnlando kaj progresigi la uzadon de esperanto. EAF estas landa asocio de Universala Esperanto-Asocio.

Esperanto-Asocio de Finnlando estas fondita en 1907. Al ĝi apartenas nuntempe 11 membro-organizoj, el kiuj 8 estas lokaj esperantokluboj, kaj ĉirkaŭ 400 membroj. Esperantistoj troviĝas en dekoj da urboj kaj vilaĝoj en ĉiuj partoj de Finnlando (vd. grupoj).

La oficejo de la asocio situas en la adreso Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, proksime al placo Hakaniementori kaj la preĝejo de Kallio (tramoj 1, 2, 3, 6, 7; metrohaltejo Hakaniemi). La oficejo estas malfermita marde je 17-19. La telefonnumero estas (+358-44)2642742 kun respondila servo kaj ebleco sendi tekstmesaĝojn. Gastoj estas kore bonvenaj.

La asocio aranĝas ĉiujare vintrajn tagojn en marto kaj aŭtunajn tagojn en septembro. La vintraj tagoj enhavas ankaŭ la jarkunvenon de la asocio. Informoj en la kalendaro.

La gazeto de la asocio estas Esperanta Finnlando, kiu aperas sesfoje jare. La asocio vendas kaj pruntedonas librojn kaj materialon por esperantolernado (vd. eldonajhoj).


Retpoŝtaj adresoj de la asocio:

Ĉiuj adresoj finiĝas per @esperanto.fi.

Prezidanto: eafprezidanto
Sekretario: eafsekretario
Kasisto: eafkasisto
Esperanta Finnlando: eaflehti
Mendoj: eafmendoj
UEA/membro- kaj kongreskotizoj: eafoficejo
prizorganto de ttt-pa
ĝoj: retejo

La kasisto de la asocio estas Tiina Kosunen kaj la kontonumero: Sampo 800017-230825.

PS 26.11.2009