MembrosocietojKalendaroEldonaĵoj IndividuojLigoj al la esperanta mondo
Esperanta Finnlando
| Esperanto-Asocio de Finnlando
Suomen Esperantoliitto, Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kunordigas la agadon de finnlandaj esperantistoj kaj celas disdoni informojn pri la internacia lingvo en Finnlando kaj progresigi la uzadon de esperanto. EAF estas landa asocio de Universala Esperanto-Asocio. Esperanto-Asocio de Finnlando estas fondita en 1907. Al ĝi apartenas nuntempe 12 membro-organizoj, el kiuj 9 estas lokaj esperanto-kluboj, kaj ĉirkaŭ 500 membroj. Esperantistoj troviĝas en dekoj da urboj kaj vilaĝoj en ĉiuj partoj de Finnlando (vd. grupoj). La nova oficejo de la asocio situas en la adreso Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, proksime al placo Hakaniementori kaj la preĝejo de Kallio (tramoj 1, 2, 3, 6, 7; metrohaltejo Hakaniemi). ĝi estas malfermita marde je 17-19. Dum aliaj tempoj deĵoras telefona respondilo, se hazarde iu aktivulo ne enestas. La telefonnumero estas (+ 358 9) 715 538. Gastoj estas kore bonvenaj. La prezidanto de la asocio estas Anna Ritamäki. Kontaktadreso vd. estraro. La asocio aranĝas ĉiujare vintrajn tagojn en marto kaj aŭtunajn tagojn en septembro. La vintraj tagoj enhavas ankaŭ la jarkunvenon de la asocio. Informoj en la kalendaro. Retadresoj:La asocio administras ttt-ejon esperanto.fi en kiu membro-societoj kaj aliaj grupoj povas havigi al si spacon kaj disvastigi siajn informojn. Kontaktu: prizorganto@esperanto.fi Por membro-societoj de EAF tio estas senpaga, la aliaj petu oferton de la estraro de EAF.ĉu vi volas propran retpoŝtan adreson kun finaĵo @esperanto.fi?
Eblas havi ankaŭ propran poŝtkeston ĉe esperanto.fi Por tio necesas
havi aliron al interreto pere de alia servilo, i.a. en via hejmo aŭ laborejo.
Tio kostas por vi 17 eŭroj jare.
Esperanto-Asocio de Finnlando estas ankaŭ eldonanto. La asocio eldonis esperantlingve
la finnan nacian epopeon Kalevala kaj Muminvalon. La asocio
vendas ankaŭ Finnan-Esperantan vortaron kaj la originalan novelaron Kie
boacoj vagadas de finna aŭtorino Eija Salovaara. Vd. liston la vendataj varoj.
|
Sendu poŝton al la prizorganto de la paĝo: Plej laste ŝanĝita 10.9.2003