Suomen Esperantoliitto ry
Esperanto-Asocio de Finnlando

Vendataj eldonaĵoj

 

www.esperanto.fi

suomeksi


 

 

Esperanto-Asocio de Finnlando estas ankaŭ eldonanto kaj libroperanto (en limigita formo). En la suba listo troviĝas la libroj kaj aliaj materialoj, kiuj estas nuntempe aĉeteblaj en la asocia oficejo. Plejparte temas pri lernolibroj kaj libroj kiuj havas rilaton al Finnlando. La oficejo estas malfermita marde je 17-19. Eblas mendi ankaŭ perpoŝte; tiam poŝtaj kostoj estos aldonitaj.

Sendu la mendojn al:
Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki, aŭ retpoŝte:
eafmendoj @esperanto.fi (forlasu la spacon antau @). Bv. mencii vian nomon, adreson kaj retpoŝtan adreson.

VAROJ KAJ PREZOJ
Varo Prezo eŭroj
Pinglo
Broĉo

Arĝento, produktita de Hetta Silver Oy (bildo)
12,00
30,00
Finna-esperanto-finna poŝvortaro
Joel Vilkki kaj Heljä Faven
Baza vortaro, la plej kompleta vortaro finna-esperanto
10,00
Egaleco kaj paco per Esperanto
Lars Forsman
Lernolibro, finnigita de Raita Pyhälä
10,00
Jen nia mondo 2
J.C. Wells
Lernolibro por finnoj, finne redaktis Silja Kivekäs
Bona kiel legolibro kaj por ekzerci kaj ripeti tion kion instruas la unua parto (nun elĉerpita)
8,50
kasedo 8,50
Esperanto Elektronike
DVD, kiu prezentas esperanton per kursoj, vortaroj, fotoj, filmo ktp. La menuoj kaj granda parto de la informoj troviĝas ankaŭ finnlingve. Funkcias en novaj komputiloj, ne per portelevidaj DVD-ludiloj.
9,00
Kalevala
Esperanta traduko de finna nacia epopeo. Perlo de la tradukita poezio. Kompilis Elias Lönnrot (1835, 1849), esperante tradukis J.E. Leppäkoski. Dua eldono en 1985.
+ Ankaŭ en numerigita eldono, prezo 67,00/100,00
10,00
Muminvalo
Tove Jansson
Esperanta traduko de la svedlingva originalo Det osynliga barnet och andra berättelser. Infanlibro, sed ne nur por infanoj. Tradukis Eckhard Bick. Dua eldono en 1993.
12,00
Kie boacoj vagadas
Eija Salovaara
Novelkolekto de Helsinki-a aŭtorino pri Laponio. Dua eldono en 1995.
12,00
Proverbaro - Nia komuna heredaĵo
Toim. ja esperantoksi kääntänyt Erkki Röntynen
Pli ol 3700 proverboj el la tuta mondo kolektitaj kaj tradukitaj de Erkki Röntynen.
14,50

PS 5.1.2007