|
|
|
|
Centra
partio Prezento
de la rezultoj en seminario en la angla (Taivalkoski 8.7.2004) Pri
la finnaj rezultoj Pri la
rezultoj raportis ankaŭ
|
Finnlandaj EP-kandidatoj modere favoraj al esperanto, kaj
emfazas egalecon de naciaj lingvoj
Finnlandaj kandidatoj al Eŭropa parlamento rilatas al esperanto modere favore kaj granda plimulto el ili opinias la egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj tre grava. Tiel eblas konkludi surbaze lingvopolitika enketo al finnlandaj kandidatoj fare de Esperanto-Asocio de Finnlando. La enketo estis sendita retpoſte (troviĝis ankaŭ reta demandilo) al ĉirkaŭ 180 kandidatoj, el kiuj ĝis la 1-a de junio respondis 81. Respondis, do, entute pli ol triono el ĉiuj 227 kandidatoj. Inter la plej aktivaj respondintoj estis social-demokratoj kaj maldekstraliganoj kaj inter la malaktivaj estis centruloj kaj kristandemokratoj. Al kvar marĝenaj partioj ne eblis sendi la enketon ĉar la partioj ne donis adresojn kaj la adresoj ne troviĝis en partiaj retpaĝoj. Jen la demandoj al kandidatoj: Kiom grava en skalo 1-5 vi opinias la sekvajn aferojn: A) La egaleco de ĉiuj naciaj lingvoj en EU B) La defendo de la pozicio de la finna kaj sveda
lingvoj C) Starigo de altnivela lingvopolitika laborgrupo en EU
D) Eksperimento de Esperanto en EU (ekzemple kiel pontolingvo
en tradukado) Respondu per numeroj 1-5: 1 signifas tute ne grava, 5 signifa
tre grava. EAF faris enketon ankaŭ en 1996, kiam estis elektitaj la unuaj finnlandaj EU-parlamentanoj. Tiam perpoſte respondis 69 kandidatoj. Kompare kun tiama rezulto la subteno por egaleco de ĉiuj naciaj lingvoj malkreskis signife. En 1996 la egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj opiniis tre grava 86% el respondintoj, dum nun ĝin opiniis tre grava nur 67%. La meza valoro en skalo 1-5 (1 = tre malgrava, 5 = tre grava) estis ĉi-jare 4.5, dum en 1996 ĝi estis 4.8. La subteno por egaleco de naciaj lingvoj estis en 1996 tiom granda, ke ĝi fakte povis nur fali. Tamen necesas memori, ke la granda plimulto el kandidatoj opinias egalecon tre grava afero. Preskaŭ simila kvanto opiniis la defendon de la finna kaj sveda lingvoj tre grava afero. La kandidatoj rilatis al esperanto tre varie. Pluraj
konfesis, ke ili malbone konas la aferon kaj ne volis preni iun firman
strapunkton, dum aliaj reagis pozitive. Malfavoraj respondoj estis
malmultaj. Kelkaj kandidatoj kun spertoj pri EU rimarkigis ke grandaj
ŝtatoj prizorgas lingvopolitikon tiel, ke ĝi favoras ilin. La realaj
eblecoj de esperanto kiel pontolingvo estas laŭ spertuloj ne grandaj.
Unu kandidato rimarkigis, ke unue necesus fortigi la rolon de esperanto
en nacia nivelo. La averaĝa rezulto al demando pri eksperimento pri uzo
de esperanto kiel ponto-lingvo en interpretado estis 3.2 en la skalo
1-5. Kelkaj kandidatoj opiniis, ke lingvo kiun oni ne parolas kiel
gepatran malbone taŭgas kiel tradukilo. Ĝenerale
la maldekstraj kandidatoj estis iomete pli favoraj al esperanto, sed
variaj opinioj aperis en ĉiuj partioj. Pluraj kandidatoj menciis iujn kontaktojn kun esperanto. Matti Wuori kaj Jehki Härkönen el verduloj, Alpo Rusi el Centra partio kaj Marianne Marenk el koalicia (konservativa) partio eĉ lernis ĝin iam. Kelkaj aliaj planis iam studi ĝin, sed ne sukcesis. Eĉ la retpaĝoj de du nunaj parlamentanoj havas menciojn pri Esperanto. Uma Aaltonen de verduloj havas tekston de sia kolorigo-libro ankaŭ en Esperanto kaj Eija-Riitta Korhola de koalicia partio havas esperantlingvajn palindromojn sur siaj paĝoj. Kelkaj menciis nomojn de najbaroj aŭ konatuloj, kiuj estas esperantistoj. Multaj, tamen, menciis ke ili ĝis nun ne havis iajn ajn kontaktojn, sed interesiĝis pri la afero. Unu kandidato rakontis, ke lia frato kiu estas lingvisto, atentigis kelkajn problemojn en esperanto kiujn ido korektas, dum alia kandidato kritikis kelkajn detalojn en esperanto kaj preferis lojbanan. Neniu menciis interlinguaon. Ĝojinda fenomeno en la respondoj estas ankaŭ konfeso de nescio pri esperanto, kaj pro tio malcerteco preni iun difinitan starpunkton. Iuj laŭdis ke ankaŭ la lingva politiko aperas nun inter la temoj de la kampanjo. Klare malfavoraj komentoj estis maloftaj. En aliaj enketoj troveblaj en interreto tre malmultaj havas demandoj kiuj temas pri lingvoj. En demandaro de Almamedia (i.a. gazeto Aamulehti kaj komerca televida kanalo 3) estas demando: "La persono kiu elektiĝas al la Eŭropa parlamento devus scipovi paroli flue apud la finna, sveda kaj angla ankoraŭ unu alian eŭropan lingvon?" Ne temas rekte pri lingvopolitiko sed pri lingvoscio de parlamentanoj. Estas ankaŭ notinde ke la demandanto opiniis la scipovon de la angla (kaj la sveda aŭ la finna) natura. Ankaŭ unu alia eŭropa lingvo evidente ne signifas la estona aŭ la pola, sed la franca aŭ la germana. Krome du partioj prezentas siajn kandidatoj helpe de demandoj
kiuj enhavas ankaŭ lingvopolitikan demandon: |