Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj

Esperanto-Asocio de Finnlando | Pri ELFI en la finna lingvo | Pri ELFI en la sveda

La finnlanda sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI, fondita en 1949, membro de Unesko en kategorio C) nomiĝas Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI, fondita en 1921). Ĝi havas 17 membrojn, dum ILEI havas entute ĉ. 550 membrojn en 60 landoj (2006).

ELFI agas samcele kun ILEI, okazigas ekspoziciojn, prelegojn kaj Esperanto-kursojn, ankaŭ semajnfinajn, ofte kunlabore kun ne-ELFI-aj esperantistoj. Tri-kvarfoje en la jaro la membroj ricevas la informfolion Interligilo. La prezidanto volonte helpas pri ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al studado de Esperanto (la adreso sube).

ILEI krome aranĝas internaciajn lingvoekzamenojn, aperigas lernilojn kaj Internacian Pedagogian Revuon por instruistoj kaj subtenas la aperigadon de Juna Amiko, revuon por lernantoj. Krome ILEI tenas kalendaron de ĉiuj fidindaj Esperanto-kursoj en la mondo kaj havas paĝaron pri esperanta edukado.

Ĉiujare ILEI konferencas dum unu semajno, kutime en la sama lando kie okazas Universala Kongreso de UEA. Samtempe kun la konferenco ofte okazas somergimnazio por 13-15-jaraj geesperantistoj. En 1995 la konferenco okazis en Finnlando. En 2007 la konferenco estas en Japanio kaj 2008 en Afriko.

Membreco de ELFI kostas 26 eŭrojn aŭ 13 eŭrojn depende de kiujn gazetojn oni volas. Rigardu la finnlingvan paĝon.

Multjara projekto de ELFI estas Euroscola-en-Esperanto. En ĝia kadro kvin finnlandaj gimnazianoj partoprenis Euroscolan en Strasburgo en marto 2002. Poste tri aliaj grupoj grupoj vojaĝis al Francio por Euroscola kaj seminario kun alilandaj junaj esperantistoj. Estas planita simila vojaĝo printempe 2008. 

Prezidanto de ELFI Carola Antskog, cantskog@kolumbus.fi 
25700 Kimito-Kemiö, tel. +358-50-5817272 

(lastfoje ŝanĝita 2007-05-02)