Aŭtunaj Tagoj

Esperanto-Asocio de Finnlando aranĝas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazas ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.

Autunaj Tagoj en Iisalmi 14.-15.9.2024

Bonvenon denove en Iisalmi, kie la Aŭtunaj Tagoj ĉiam estas multflankaj kaj amuzaj. Pliaj informoj pri la programo kaj ebla komuna karavano aperos en ĉi tiu paĝo printempe. Notu jam la datojn en via kalendaro. Bonvenon!

Pliajn informojn donas ankaŭ la sekretario de EAF, Tiina Oittinen, eaf[at]esperanto.fi.

Bonvenon! – Tervetuloa!