Aŭtuna ekskurso de EAF 28.9.2019 en Tuusulanjärvi

Dum la Aŭtuna ekskurso sabate, la 28-an de septembro 2019, ni konatiĝos en la en ĉirkaŭaĵo de la lago Tuusulanjärvi. Ni vizitos en Villa Kokkonen, en Ainola kaj en Halosenniemi kaj havos lunĉon en konvena restoracio. Nia propra buso ekveturas de Turku je 8.00 kaj prenos aliajn apud la stacidomo de Järvenpää  je 10.30. Post Halosenniemi ni revenos la Järvenpää ĉ. je la 17.00 kaj Turku ni estos ĉ. je 19.30.

Informiĝu pri detaloj ĉe la sekretario. Aliĝo nepras, limdato estas la 15-a de septembro 2019. La prezo dependas de la nombro de la partoprenantoj kaj la sekretario informos ĝin aparte al tiuj kiuj kontaktiĝos. – Bonvenon ekskursi kun ni!

Tiina Oittinen, sekretario de EAF
respondu al eafsekretario [ĉe] esperanto.fi