Jyväskylä

Korajn salutojn el Mezfinnlando!

Esperantoklubo de Jyväskylä estas grupo de ĉ. 30 geamikoj de Esperanto en la urbo Jyväskylä kaj la ĉirkaŭanta regiono. Nia agado enhavas lingvokursojn, esperantlingvajn studrondojn kaj komunajn aranĝojn por niaj membroj kaj interesitoj de la lingvo. Niaj tradiciaj printempaj ekskursoj allogas keldekojn da finnlandaj esperantistoj kune migri kaj amuziĝi en naturo.

Tintileto, la kluba informilo, aperas du-trifoje en la jaro kaj rakontas pri aktualaj eventoj.

La membrokotizo 18 € inkludas ankaŭ abonon de Esperantolehti, periodaĵo de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Bonvolu kontakti nin, se vin interesas Esperanto, facila internacia komunikilo, aŭ nia kluba agado!

Esperantoklubo de Jyväskylä
Kimmo Hannula, prezidanto