Membreco

Membriĝo en EAF

Eblas iĝi membro de la Esperanto-Asocio per du manieroj:
(1) kiel individua membro, kiu kostas 22 € (2022). La membreco enhavas la gazeton Esperantolehti (5 numeroj / jaro)
(2) kiel asocia membro tra membroasocio, kiu pagas vian parton al EAF. Ĉiu membro de membroasocio (loka grupo) estas ankaŭ membro de EAF. La gazeto Esperantolehti ne aŭtomate inkluzivas, sed estas abonebla aparte kontraŭ rabatita prezo (16 €).
> Pliaj informoj: vidu en la Statutoj, §5

Membreco en Societo Nino Runeberg

Vi povas laŭvole subteni la funkciadon de EAF pere de membriĝo en Societo Nino Runeberg. Membreco en ĝi ĉi-jare (2022) kostas 44 € (← duoblo de la individua prezo 22 €).

Ĝiru la membrokotizojn al la konto de EAF: FI82 5721 1520 2859 38. Kontaktu la asocian sekretarion por doni viajn kontaktinformojn (ekz. por sendi Esperantolehti). Kontaktinformoj de nia sekretario troviĝas ĉi tie.
Suomen Esperantoliitto ry