Vintraj Tagoj

Esperanto-Asocio de Finnlando organizas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazos ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.

Vintraj Tagoj en Oulu 9.–10.3.2024

Vintraj Tagoj de EAF okazos en Oulu semajnfine, 9-a ĝis 10-a de marto 2024. La kunvenejo situas en la urbocentro. En la taga programo ni havos sabate unue prelegon pri planlingvoj kaj poste du esperantistoj, kiu transloĝiĝis antaŭ kelkaj monatoj en Finnlando, rakontas pri siaj spertoj. La du prelegojn eblas sekvi ankaŭ distance, vidu la aliĝilon. Poste okazos la asocia jarkunveno.
Vespere ni havos koncerton kun lokaj talentoj: blovinstrumenta kvarteto kaj duopo Jalot Pojat (Noblaj Knaboj), kiuj ambaŭ prezentos al ni konatajn kaj novajn melodiojn. La koncerto okazos en kafejo de la loka Kulturdomo kaj ankaŭ la publiko havas liberan eniron.
En dimanĉo-mateno ni konatiĝos piedirante en la urbocentro, nin gvidos lokaj esperantistoj. Fine ni kolektiĝos en komuna lunĉo en konvena restoracio.

La detala programo estas en Esperantolehti (Esperantobladet, Esperanta Finnlando), en la decembra numero 5/2023. La kotizojn vi trovos en la aliĝilo.

Kontaktadreso: eaf[at]esperanto.fi

Bonvenon!

Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF)