www.esperanto.fi

Esperantolehti
Esperanta Finnlando - Esperantobladet

Februara gazeto aperis 17.2.2010
Helmikuun lehti ilmestyi 17.2.2010

Ĉefredaktora artikolo

Vivo daŭras en Haitio

Esperanto-ekspozicio en la urba biblioteko de Turku

Novaĵoj en la februara gazeto

Forpasis Carola Jarding ->

En papera gazeto krome:
- Prezidanta artikolo
- IF finis jaron en Nördlingen
-  Kiel Wolmar Schildt volis evoluigi finnan ortografion
- Vintraj Tagoj de EAF – programo kaj aliĝilo
- Esperantoliiton talvipäivät – ohjelma ja ilmoittautuminen
- Eventokalendaro de EAF
- Internacia Junulara Festivalo en Italio
- Onta FEJO-semajnfino / Tuleva FEJO-viikonloppu
- Pri tradukoj de Veikko Huovinen
- Asociaj novajxoj el Helsinki, Tampere, Jyväskylä, Oulu

 

Elturniĝema Carola Jarding
25.9.1946 - 7.11.2009

Ne multaj el ni konis "Karulan", ĉar ŝi ĉefe renkontiĝis kun steletanoj paroprenante ties E-kurson gvidatan de Sylvia Hämäläinen. Carola estis estrarano de Steleto ek de la jaro 2007. La 29an de novembro 2009 HBL publikigis nekrologon pri Carola, verkitan de ŝia bofrato Lars Rönn, kiu afable permesas esperantigi kaj resumi ĝin. Antaŭ la fino legeblas aldonaĵo de mia filino, multjara promenadamikino de Carola Jarding.

Carola naskiĝis en Lovisa kiel la plej juna el 3 infanoj. Malgraŭ sia handikapo ŝi ĉiel ludis kun siaj fratinoj kaj tiel lernis elturniĝi en la mondo de vidantoj. Siajn lernojarojn ŝi pasigis en svedlingva blindullernejo en Helsingfors kaj poste diplomiĝis el Svenska aftonläroverket (svedlingva vespera gimnazio). Dezirante plukleriĝi kaj pli lertiĝi ŝi studis en Svedio kaj poste elektis metion nekutiman inter blinduloj: kiam 20-jarulino, ŝi dungiĝis kiel tajpistino por malsanulejo Mejlans/Meilahti kaj komencis netskribi malsanraportojn de pacientoj, surbendigitajn de la kuracistoj. Supozeble ŝi estis la unua blinda tajpistino en Finnlando.

Post kvarona jarcento Carola eklaboris ĉe Invalidsstiftelsen. Ŝi ne konfuziiĝis pro novaj lernendaĵoj: komputiloj, programŝanĝoj, retpoŝto, cifera telefono. Tra la urba trafiko, kun sia blanka bastono, ŝi sola iris al kaj revenis de la laborejo per tramo kaj buso.

Carola ŝatis muzikon. La anonco pri sia morto en HBL 29.11.2009 enhavas strofon* el kanto verkita kaj kompostita de ŝi mem. Ŝi uzis plurajn muzik-instrumentojn, speciale la bekfluton. Ŝi kantis en preĝejaj korusoj kaj prezentiĝis ankaŭ eksterlande. En sia libertempo ŝi multmaniere aktivis, havante grandnombrajn kontaktojn kun geamikoj blindaj kaj neblindaj, svedlingvaj kaj finnlingvaj. Ŝi multe legis brajlaĵojn kaj estis multoscia. Siajn opinioj ŝi trudis al neniu sed esprimis ilin kalme kaj saĝe. Ŝi havis firman kredon, kio helpis ŝin adaptiĝi al la handikapo sen plendoj kaj sinkompato. Tiel ŝi prezentas al ni admirindan ekzemplon pri tio, kiel handikapulo kun persistemo, optimismo kaj kredo pri la estonteco povas havi enhavoriĉan vivon.

En 2006 trafis Carola-n grava malsano, kontraŭ kiu ŝi kuraĝe baraktis, kvankam la medikamentoj igis ŝiajn fingropintojn nesensivaj kaj la legado de brajlo kaj uzado de aparataj butonoj neebliĝis.

Saliko

 
Carola Jarding

 

*La strofo en sia originalo en la sveda:

Skymningen sänker sig stilla kring hav och land
vi går till
vila och lämnar vår sköna strand.
Vinden nu lägger sig sakta till ro
fågeln söker sitt bo.
Daggen den faller på gunga, bord och stol
ängarna doftar av vildros och natttviol
Timmarna lider snart morgonen gryr
nattens skuggor då flyr.

Esperantigita de Tuomo Grundström:

Falas krepuska nubozo sur mar' kaj land'.
Ni al ripozo ekiras de l'bela strand'.
Vento malviglas, kaj volas en ŝirm'
nesta ekdormi la bird'.
Roso aperas sur mebloj en ĝarden',
roz' kaj violo odoras en herbej'.
La horoj fluas, kaj baldaŭ auror'
pelos la ombrojn for.

 

Ĝisdatigita - Päivitetty 17.2.2009 - Mikko Mäkitalo

  eaflehti (ĉe) esperanto.fi