Februara
gazeto aperis 17.2.2010
Helmikuun lehti ilmestyi
17.2.2010
Ĉefredaktora
artikolo
Vivo daŭras en
Haitio ->
Esperanto-ekspozicio
en la urba biblioteko de
Turku
Novaĵoj
en la februara gazeto
Forpasis
Carola Jarding
En papera gazeto krome:
- Prezidanta artikolo
- IF finis jaron en Nördlingen
- Kiel Wolmar Schildt volis
evoluigi finnan ortografion
- Vintraj Tagoj de EAF – programo kaj aliĝilo
- Esperantoliiton talvipäivät – ohjelma ja ilmoittautuminen
- Eventokalendaro de EAF
- Internacia Junulara Festivalo en Italio
- Onta
FEJO-semajnfino / Tuleva FEJO-viikonloppu
- Pri tradukoj de Veikko Huovinen
- Asociaj novajxoj el Helsinki, Tampere, Jyväskylä, Oulu
|
Vivo daŭras
en Haitio
Kubaj kuracistoj helpas
La tertremo kiu trafis Haition la 12-an de januaro 2010, skuis la mondon.
80 % de la konstruaĵoj detruiĝis, pli ol 150.000 homoj perdis la
vivon. Centmiloj perdis ĉion kaj postrestas ofte kun grava handikapo.
La venontajn semajnojn multnombraj personoj mortos pro manko de higieno
kaj pro diareo kaj bronkito.
Feliĉe la internacia medicina helpo rapide ekis. Apenaŭ konata
estas la fakto, ke Kubo ekde 1998 laboregas en Haitio por efektivigi
integran sanplanon, al kiu 6.000 kubanaj kuracistoj kaj
paramedicinistoj partoprenas kaj donas sian tutan atenton. En tiu kadro la
preskaŭ 400 kuracistoj estis surloke en la momento mem de la
katastrofo. Ilia ĉeesto estis esenca por helpi kaj kuraci la popolon
dum la unuaj 72 horoj. Tuj post la tertremo, Kubo sendis ankoraŭ 60
specialistojn de la medicina brigado Henry Reeve, speciale trejnitaj kaj
bone ekipitaj specialistoj por interveni okaze de katastrofo. 400 Haitiaj
kuracistoj kiuj studis en Kubo aldoniĝis al la Kubaj medicinaj
helpantoj. La kubaj kuracistoj transformis iliajn restadejojn en
malsanulejojn. Malgraŭ ke la komunikiloj mutas pri la Kubana helpo,
la 24-an de januaro, do dekdu tagojn post la fatala skuo, la Kubaj
kuracistoj, kuracis jam pli ol 18.000 pacientojn kaj faris 1.700
operaciojn.
Kontaktostreboj
kun esperantistoj
Estas ankaŭ esperantista komunumeto en Haitio. Jen
kiel
skribas kolombia
esperantisto Ruben Torres pri streboj kontakti kun haitianoj post
tertremo:
Mi
estas amiko de Christine Theano, esperantistino el Haitio.
Post kelktaga serĉado finfine Christine aperis la 22-an de januaro,
kvankam ŝia mesaĝo estas tre magra. Feliĉe ŝi vivas,
sed mi ankoraǔ scias nenion pri ŝia nuna stato. Mi komprenas, ke
la komunikado kun Haitio ankoraǔ estas ege malbona, sed tuj kiam mi
ricevos konfirmon pri la situacio de nia Christine, mi distrumpetos ĝin
serĉe de helpo. Estas alia esperantisto el Petion Vile, tre proksime
al Portoprinco, kies nomo estas Michelet Michel. Kaj nun li estas serĉata
de lia frato loĝanta en Usono. Pri la aliaj (ĉirkaǔ 20)
esperantistoj de Portoprinco, mi aǔdis nenion ĝis hodiaǔ.
Kontaktia
Haitiin
Kolumbialainen esperanton harrastaja Ruben Torres kertoo yllä
siteeratussa kirjeessään, miten hän on yrittänyt ottaa yhteyttää
haitilaiseen ystäväänsä Christine Theanoon ja viimein onnistunutkin
22. tammikuuta. Hän kertoo, että ainakin 20 muutakin
esperantonharrastajaa Haitissa tiedetään olevan.
Ĝisdatigita
- Päivitetty 17.2.2009 - Mikko Mäkitalo |