|
Esperantolehti |
|
|
Aprila
gazeto aperos Ministra intervjuo ->
|
La nova ministro pri eksterlandaj aferoj de Finnlando,
Aleksander Stump, donis al nia gazeto intervjuon rekte en Esperanto, kiun
li en lastaj tempoj lernis flue paroli. Aleksander
Stump, nia nova ministro pri eksterlandaj aferoj, vi estas antaŭ nova
defio pro ministra posteno. Kion vi atendas pri la nova laboro? Mi kredas, ke mi lernis multon en la Eŭropa
Parlamento. Mi nun vidas la mondon el internacia perspektivo, kiun oni
tute ne konas en Finnlando. En la Eŭropa Parlamento ja la Radikala
partio estas unu el la plej fortaj grupoj kaj pro siaj proponoj freŝigis
la opinian klimaton. Mi dum la jaroj amikiĝis kun Marco Cappato kaj
aliaj radikalpartianoj, kiam ni interparolis en Esperanto kaj disvolvis
revoluciajn pensojn pri nova ordo en la mondo. Rivelu
iom, kiajn revoluciajn pensojn? Ekzemple ni volas malpermesi importadon de popularmuziko
kaj filmoj el Usono. Ni ja devos subteni nian propran eŭropan
kulturan heredaĵon. Kaj ni volos konstrui relvojan sistemon, kiu
ligos ĉiujn eŭropajn urbojn per rapidegaj trajnoj. Oni fermos la
grandajn aŭtoŝoŝeojn kaj konstruos fervojojn en ilian nunan
spacon. Ĉio energio por la trafiko produktiĝos per ventaj
energejoj, kiujn oni starigas en vicon apud la relvojojn. Oni tiel tute
ĉesigos importadon de oleo en Eŭropon. Sonas
vere revolucie. Ĉu vere tiaj pensoj havas ŝancon al sukceso? Ni en Finnlando ne bone vidis la ŝanĝon de
opinioj en la vasta mondo. Eŭropo estas vere survoje al eksplodo de
revolucio. En la premo de amerika kulturimperialismo kaj islamisma
militismo la eŭropa popolo komencas esti preta por ordigi sian
situacion en definitive novan koncepton. Mi parolis kun multaj finnaj
politikistoj kaj ŝajnas, ke ili estas pretaj por fondi novan partion
en Finnlando. Ĝi estos ĉi tie la sekcio de la eŭropa
Radikala partio, kaj ĝia nomo en la finna estos Suomen Juurespuolue.
En la sveda veŝajne Finlands Röttörparti. Por
multaj finnoj certe estas suprizo, ke vi parolas Esperanton. Kiam kaj kiel
vi lernis ĝin? En la Eŭropa Parlamento ja Esperanto estas ĉiutage
uzata lingvo. Antaŭ ol mi iris tien, mi apenaŭ sciis, kio
Esperanto estas – tio ja estas la bedaŭrinda situacio en Finnlando
- sed tuj kiam mi unuan fojon iris en la parlamenton, mi aŭdis
paroladon en la lingvo. Baldaŭ mi petis la EU-ajn interpretistojn
instrui ĝin al mi, kaj post duonjaro mi jam parolis miajn ĉiujn
paroladojn en la kunvenoj rekte en Esperanto. Ĉu
vi pensas, ke ĉiuj membroj de la Eŭropa Parlamento devus lerni
Esperanton? Absolute jes! Mi pensas, ke oni devus tuj fari regulon, ke
ĉiu homo elektita en la parlamenton devus tuj unue partopreni
dumonatan kurson pri Esperanto. Post kelkaj jaroj oni povus jam ordoni, ke
nur homo, kiu jam scipovas Esperanton, rajtus kandidatiĝi en la
parlamenton. Kial
estas tiom malfacile efektigi Esperanton en la mondo? Kio estas la ĉefa
obstaklo? La ĉefa obstaklo certe estas Usono. La usonaj
politikistoj en la internaciaj kunvenoj jam rimarkis, ke la eŭropanoj
ĉiam interparolas en Esperanto. Ilin tre tedas, ke ili ne komprenas,
kaj ili nun suspektas, ke ni disvolvas konspiracion kontraŭ Usono. La
situacio nun pli kaj pli ofte proksimiĝas al deklaracio pri milito
inter Usono ja EU. La situacion ofte savis tio, ke la usonaj kaj eŭropaj
politikistoj en vesperoj ofte amuziĝis per spekti glacihokean
eventon, kie ludis Kanado kontraŭ Usono aŭ kontraŭ iu eŭropa
lando. La kanada glacihokea teamo ja estas nia komuna malamiko, tio
kunigas kaj amikigas nin. Vi
subite kreskigis rimarkindan liphararon. Kial tion? Por omaĝi la grandan majstron Zamenhofon. Mi pendigis
portreton pri li en mian laborĉambron en la EU-parlamento, kaj kiam
mi ĉiutage rigardis lian saĝan vizaĝon, mi decidis ekhavi
similan liphararon mem. Nun mi jam dum kelka tempo serĉas
okulvitrojn, kiuj havus precize la saman stilon kun liaj, sed ankoraŭ
ne trovis. Plenan barbon mi ne planas kreskigi, ĉar mi volas scii,
kiu estas la spegulo kaj kiu la majstra portreto. (intervjuis mm)
Aleksander Stump gaje svingas la portreton de sia nuna idolo Zamenhof Ĝisdatigita |
| eaflehti
(ĉe) esperanto.fi |