www.esperanto.fi

Esperantolehti
Esperanta Finnlando - Esperantobladet

Februara gazeto aperis 17.2.2010
Helmikuun lehti ilmestyi 17.2.2010  

Ĉefredaktora artikolo

Vivo daŭras en Haitio

Esperanto-ekspozicio en la urba biblioteko de Turku ->

Novaĵoj en la februara gazeto

Forpasis Carola Jarding

En papera gazeto krome:
- Prezidanta artikolo
- IF finis jaron en Nördlingen
-  Kiel Wolmar Schildt volis evoluigi finnan ortografion
- Vintraj Tagoj de EAF – programo kaj aliĝilo
- Esperantoliiton talvipäivät – ohjelma ja ilmoittautuminen
- Eventokalendaro de EAF
- Internacia Junulara Festivalo en Italio
- Onta FEJO-semajnfino / Tuleva FEJO-viikonloppu
- Pri tradukoj de Veikko Huovinen
- Asociaj novajxoj el Helsinki, Tampere, Jyväskylä, Oulu

 
 

Esperanto-ekspozicio en la urba biblioteko de Turku

Mi vizitis la Urban Bibliotekon de Turku fine de januaro, ĉar mi aŭdis, ke oni starigis tie ekspozicion pri la internacia lingvo kaj deziris vidi ĝin.

La biblioteko ĉe Linnankatu nuntempe lokiĝas en du domoj: nova, moderna, lumoplena parto estas hejmo de plejmulto de la bibliotekaj kolektoj dum la klasikstila malnova domo estas dediĉita al la temo "arto". Inter la du domoj troviĝas ankaŭ kafejo, kie ofte kunsidas esperantistoj de la urbo.

Mi grimpis al la dua etaĝo en la nova domo. Tie, en parto titolita Tietotori, "informa bazaro", mi trovis la ekspoziciaĵojn. Unue mian atenton kaptis kvar afiŝpaneloj starigitaj ĉe rando de balustrado. Tiuj havis po unu afiŝo ambaŭflanke, do sume ok informplenajn tekstojn pri la lingvo, pri ĝia historio, pri UEA, pri ebloj kaj rimedoj por lerni la lingvon kaj, kompreneble, pri la lingvo kaj ĝiaj uzantoj en Turku . La tekstaro eble ne estas la plej tuja allogilo en la ekspozicio, sed ĝi bone servas tiujn, kiuj ekinteresiĝas kaj volas pli scii. Eblas elekti legaĵon laŭ sia intereso. Estis libere haveblaj ankaŭ faldfolioj kaj, tre grave, informilo pri komenciĝanta nova kurso en Turku .

Sur unu bretaro estis kolektitaj specimenoj pri lernolibroj. Ĉiuj krom unu apartenis al la regula kolekto de la biblioteko; nur la ĵus aperinta finna versio Esperanto mutkattomasti de la lernilo de Stano Marĉek ankoraŭ ne portis stampon de la biblioteko. Apude estis metitaj pli ol dudeko da kolorplernaj kongresaj bultenoj. En la supra vico elstaris la kongreslibroj de la tri Universalaj Kongresoj aranĝitaj en Finnlando: Helsinki 1922, Helsinki (kaj Espoo ) 1969 kaj Tampere 1995.

Unu vitra montroŝranko prezentis filatelaĵojn, kun Esperanta temo, el la kolekto de Anna-Liisa Ali-Simola. Apuda simila kesto prezentis aŭdvidaĵojn kaj kelkajn verkojn el Finnlando.

La aranĝo estis kompetente kaj taŭge farita. Ne estis trudata troo da informoj, sed elektitaj detaloj spekteblaj eĉ nur preterpase. Interesito povis laŭplaĉe profundiĝi en la tekstojn de la afiŝaro.

Mi opinias, ke la ekspozicio meritas esti starigita ankaŭ en aliaj lokoj. Ne estas tro malfacile fari adaptaĵon al aliurbaj kondiĉoj: forpreni la detalojn, kiuj interesas precipe nur turkuanojn, kaj aldoni alilokajn informojn kaj eble eĉ alilokan koloron. Se temas pri lokoj proksimaj, ekz. bibliotekoj en najbaraj komunumoj, oni povas eĉ senŝanĝe ekspozicii ĉion plene laŭ la Turkua maniero.

Ampleksa kolekto de Esperanta literaturo

Do, mi estas kontenta pri la ekspozicio, sed eĉ pli kontenta mi estas pri la normala agado de la biblioteko. Tie estas escepte ampleksa kolekto de Esperanta literaturo. Ne nur tiuj unu-du lerniloj, kiujn oni povas trovi en multaj bibliotekoj, sed trideko da lerniloj surbrete kaj aparta sekcio por esperanta literaturo: dramoj, poezio, romanoj, faka literaturo. Tion povas nur envie rigardi mi, loĝanto de urbo pli granda ol Turku . Ankaŭ sur la bretoj por periodaĵoj mi vidis gazetojn esperantajn.

Ekzistas eblo prunti librojn interbiblioteke, ĉu ne. Alilokanoj bonvolu utiligi la eblon.

Gratulon al la Esperanto-societo en Turku pro bona ekspozicio. Kaj gratulon al la Societo kaj al la urbo Turku pro impone bona publika biblioteko.

Harri Laine

 


En vitrino videblaj estis kelkaj pliaj libroj kaj kompaktdiskoj kaj poŝtmarkoj

 

 

Ĝisdatigita - Päivitetty 17.2.2009 - Mikko Mäkitalo

  eaflehti (ĉe) esperanto.fi