www.esperanto.fi

Esperantolehti
Esperanta Finnlando - Esperantobladet

Februara gazeto aperis 17.2.2010
Helmikuun lehti ilmestyi 17.2.2010  

Ĉefredaktora artikolo

Vivo daŭras en Haitio

Esperanto-ekspozicio en la urba biblioteko de Turku

Novaĵoj en la februara gazeto ->

Forpasis Carola Jarding

En papera gazeto krome:
- Prezidanta artikolo
- IF finis jaron en Nördlingen
-  Kiel Wolmar Schildt volis evoluigi finnan ortografion
- Vintraj Tagoj de EAF – programo kaj aliĝilo
- Esperantoliiton talvipäivät – ohjelma ja ilmoittautuminen
- Eventokalendaro de EAF
- Internacia Junulara Festivalo en Italio
- Onta FEJO-semajnfino / Tuleva FEJO-viikonloppu
- Pri tradukoj de Veikko Huovinen
- Asociaj novajxoj el Helsinki, Tampere, Jyväskylä, Oulu

 

Festlibro al Humphrey Tonkin

Sabaton, la 9-an de januaro, okazis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo varmetosa aranĝo, dum kiu oni transdonis al prof. Humphrey Tonkin la festlibron "La arto labori kune" eldontan de UEA okaze de lia 70-a datreveno. La transdonon ĉeestis 50 invititaj gastoj kaj multaj kontribuintoj al la festlibro.

La impona 900-paĝa libro konsistas el artikoloj, eseoj kaj rememoroj de tuta cento da kontribuintoj. Al Tonkin precipe plaĉis la titolo de la festlibro, "La arto labori kune", kiel esprimo de la ideo, kiu ĉiam estis al li tre grava en lia agado. "La arto labori kune" kostas 60,00 eŭrojn kaj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj baldaŭ ĉe aliaj libroservoj.

(el komuniko de UEA koncizigis mm)

 

Prelegoj pri Lapenna en reto

La Reta Kinejo de UEA proponas tri filmojn, kiuj konatigas la vivon de Ivo Lapenna en tre persona maniero. Temas pri la prelegoj, kiujn prof. Carlo Minnaja kaj prof. Duncan Charters faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo la 28-an de novembro.

Carlo Minnaja prelegas en du partoj, ambaŭ iom pli ol 50 minutojn. Li konatiĝis kun Lapenna jam kiel knabo, la eminentulo estis amiko de liaj gepatroj kaj la kontaktoj daŭris kiel movada kunlaboro, i.a. kiam Minnaja eĉ anstataŭis Lapenna kiel festparolanto en la la Tokia UK . Duncan Charters elstarigis en sia 30-minuta prelego la kontribuon de Lapenna por antaŭenigi la lernejan instruadon de Esperanto kaj por seriozigi la informadon kaj dokumentadon pri Esperanto.

La prelegoj estas spekteblaj ĉe http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

(el komuniko de UEA koncizigis mm)

 

Aperis Pasporta Servo 2010

En komenco de februaro venis adreslibro de Pasporta Servo. Por multaj tio estis post longa atendo, ĉar en jaro 2008 okazis problemo inter presejo kaj poŝtado kaj multaj ne ricevis la libron kaj en jaro 2009 la libro ne aperis pro ŝanĝo de kompilanto, kiam Derk Ederveen post longa tempo adiaŭis la taskon. La nova plurhoma kompilanta teamo faris iom da evoluon: la sistemo nun funkcias ankaŭ en interreto, adrese http://www.pasportaservo.org , kie oni povas trovi freŝe ĝisdatigitajn datenojn kaj homojn, kiuj en la libro ne aperis.

Kelkajn kriplaĵojn la ŝanĝoj ankaŭ venigis: la mapoj estas nun malpli klaraj kaj logikaj ol antaŭe kaj multaj nomoj aperas en strangaj misprintitaj aŭ mankhavaj formoj. Sed la ĝenerala ideo, enhavo kaj aspekto estas kiel antaŭe kaj ni povas esperi, ke la problemoj estas nur transira fazo.

La libro havas 1450 adresojn, kio montras dekprocentan kreskon el lastaj aperintaj, sed tio verŝajne ne estas vera, ĉar oni volis inkluzivi ankaŭ malfreŝajn datenojn el la lasta aperinta fojo. La geografia distribuo estas simila kun la antaŭa: 91 landoj kaj plej densa en Eŭropo. La plej grandaj landaj nombroj da gastigantoj estas Francio 177, Germanio 122, Rusio 93, Pollando 87, Brazilo 86, Ukrainio 78 kaj Usono 64. La kvanto en Finnlando kreskis al 13 gastigantoj en 9 diversaj lokoj.

(mm)

UK en Hanoj 2012

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo.   

La estraranoj devos ankoraŭ trakti kaj decidi pri multaj aferoj rete, ĉar pro la frua kunsidodato ekz. la financaj dokumentoj ne povis jam esti pretaj. Tio lasis al la estraranoj pli da tempo por interŝanĝi ideojn interalie pri stimulado de la nun okazanta diskuto pri nova strategia plano por UEA.

Kun Stefan MacGill, prezidanto de ILEI kaj ĝia observanto ĉe la Estraro de UEA, oni parolis pri la plua evoluigo de la instrua agado. La Estraro gratulis ILEI pro la sentebla plivigliĝo de ĝia agado post la pasintjara konferenco. Kun granda kontento oni notis la bonan starton de la Esperanto-ekzamenoj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro. Por la nova serio de elstaraj sciencaj verkoj, "Scienca Penso", en kiu jam aperis "La origino de specioj" de Darvino, la Estraro aprobis regularon kaj envicigis por aperigo kiel ĝia dua titolo la verkon "Lingvo kaj menso" de la fama lingvisto Noam Chomsky. Kiel observanto de TEJO partoprenis la kunsidon la nuna TEJO-volontulo Alexandre Baudry, kiu raportis i.a. pri la baldaŭa apero de la eldono 2010 de gastigantoj de la Pasporta Servo kaj pri la planata grafika reformo de la revuo "Kontakto".

(el komuniko de UEA koncizigis mm)

 

Sveda jarkongreso 14-16 majo

En majo 2010 okazos sveda jarkongreso en la Esperanto-Domo en Lesjöfors, Svedio. Datoj estos 14-16 majo, kaj eblas alveni pli frue por tuttaga antaŭkongresa ekskurso. En la programo estos prelego pri "Unu lingvo, malsamaj kulturoj" de Kristin Tytgat, kaj teatroprezento de Georgo Handzlik. Junulara aranĝo okazos paralele. Por informoj konsultu www.esperanto.se, aŭ skribu al sefkongr2010@esperanto.se, aŭ jarkongresa administrado U Luin, Myggdalsv. 123, SE-13542 Tyresö, Svedio. Bonvenon!

Kun koraj salutoj, Ulla Luin

Tri UEA-komisiitoj

La Estraro de UEA nomumis en decembro tri komisiitojn. Gabi Kosiarska fariĝis komisiito pri la Esperanta radiofonio, kampo, pri kiu ŝi ankaŭ profesie spertas pro sia laboro por la Esperanto-elsendoj de la Pola Radio. Brazilano Emilio Cid, kiu jam kunordigis la gazetaran kampanjon pri la Bjalistoka UK , estis komisiita pri sama agado ankaŭ lige kun estontaj UK-oj. Robert Kaminski el Pollando ricevis taskon pri la dokumentado pri ZEO-j, t.e. Zamenhof/Esperanto-objektoj. Pro sankialoj retiriĝis el tiu tasko Raymond Boré, kiu en 2001 anstataŭis la faman veteranon Hugo Röllinger, aŭtoron de "Monumente pri Esperanto".

(el komuniko de UEA koncizigis mm)

Ĝisdatigita - Päivitetty 17.2.2009 - Mikko Mäkitalo

  eaflehti (ĉe) esperanto.fi