|
Esperantolehti |
||
|
Junia
gazeto aperis 22.6.2010 Redaktora artikolo -> Andrei Korobeinikov - vieras musiikkimaailman huipulta
|
Kresko
ĝis krizo
Ideo
pri unueca Eŭropo estas en krizo. Ŝuldoj de Grekio minacas la
komunan monsistemon. Ĝis
nun la historio de Eŭropa Unio kaj eŭro estis daŭra kresko.
La Unio havas jam historion de pluraj jardekoj el la karbo- kaj ŝtalokomunumo
de ses landoj tra pluraj plivastiĝaj kaj evoluaj fazoj al la nuna
unio de 27 landoj. En daŭro de tio nur Grenlando disiĝis el la
unio, kaj ĝi estas iom speciala kazo, ĉar ĝi estas
nememstara regiono ekster Eŭropo. Tute mankas konvencio por lando sin
disigi el la unio. La
eŭromonojn ekuzis 11 landoj en jaro 2002, poste aliĝis pliaj
landoj kaj pliaj estas en prepara fazo. Ankaŭ en tio regas ideo pri
kresko. Nun oni devas unuan fojon konsideri, ke iuj landoj eventuale disiĝos
el la sistemo. Facila
klarigo por la krizo estas akuzi tiujn, kiuj trompis pri la kontoj de
Grekio. Nu, estas klare, ke indas puni pro trompoj kaj ĝustigi la
erarojn. Sed apenaŭ la tuta sistemo povas esti en fatala krizo pro
nuraj trompaj agoj, la sistemo havas ankaŭ pli fundamentajn erarojn. La
eŭromona sistemo ekde sia fondo per kontrakto de Oni
tamen havis emon al kresko kaj grandeco. Nepre oni volis konstrui la plej
grandan ekonomian sferon de la mondo, pli grandan ol Usono, kiu jam
dumlonge estis la plej granda. Ofte oni komparis, kiom estas la suma
valoro de produktado en EU-landoj kaj kiom en Usono. Ankaŭ oni
komparis la ekonomian kreskon en diversaj aziaj landoj kaj esprimis zorgon
pri la fakto, ke la monda produktado pli kaj pli kolektiĝas ĉe
randojn de la Pacifika oceano, kio signifas, ke Eŭropo restos en
periferia situo. Al tiu oni volis respondi per unuigi la tutan Eŭropon. Per
tio EU povas nun fieri en statistikoj: la suma valoro de produktado en EU
dum jaro 2009 estas 15 590 miljardoj dolaroj kaj tiu en Usono estas 14 270
miljardoj dolaroj. Se oni ankoraŭ povus inkluzivi ĉiujn
EU-landojn al eŭro, tiam oni povus konsideri ĝin sendube la plej
granda ekonomio de la mondo. Almenaŭ ĝis tio, ke Usono konstruos
similan kun Kanado kaj Meksiko. Aŭ ĝis tio, ke Ĉinio
kreskos pli granda. En
la hasto kreski la eŭromonan sferon oni ĉiam interpretis, ke la
kriterioj ne devas esti plenumitaj laŭdetale tiel, Mi
neniel kontraŭas malakrigon de landlimoj kaj harmoniigon de vivo en
diversaj landoj. Uzo de eŭroj multe simpligis nian vivon kaj
evoluigis nian bonfarton. Sed se oni faris saĝajn kriteriojn por
eniri la sistemon, oni devus ne oferi la kriteriojn por la volo kreski kaj
iĝi la plej granda. Ni povus evoluigi la eŭropan vivmanieron el
nia propra perspektivo, kaj el perspektivo de individuaj homoj ĉi
tie. Homo povas vivi feliĉa sen konsideri, ĉu la propra vivsfero
estas la plej granda kaj forta en la mondo. Mikko Mäkitalo
|
|
| eaflehti
(ĉe) esperanto.fi |