EsperHe estas universitata esperantoklubo en la helsinka universitato kaj celas evoluigi instruadon kaj uzadon de esperanto en la universitato. EsperHe estas membro de Studentaro de Helsinka Universitato (HYY).
Nia klubo, fondita en 2003, aranĝas kursojn, diskutrondon kaj distrajn eventojn.
EsperHe kunlaboras kun sia supra organizo Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO).
Ĉu vi havas demandojn? Skribu al: EsperHe (a) esperanto.fi