|
FEJO - Finnlanda Esperantista Junulara
Organizo
Nia asocio estas
fondita jare 1977 kaj en la statuto ĝia celo estas difinite:
(1) disvastigi uzon de internacia lingvo Esperanto inter junularo,
(2) funkcii interligilo por junaj esperantistoj en Finnlando,
(3) uzi Esperanton por avantaĝo de junularo.
FEJO estas membroasocio de Esperanto-asocio
de Finnlando (EAF) kaj landa sekcio de Tutmonda
Esperanta Junulara Organizo (TEJO) . FEJO havas ordinarajn membrojn
(sub 30-jarulaj), subtenantajn membrojn kaj membroasociojn.
Membroasocioj de FEJO estas...
Esperanto
en Universitato de Helsinki |
Junularo
Esperanta en Helsinki |
La de FEJO
peras muzikon (paĝaro
nur en la finna lingvo) |
|
Al
Italio!

Valo de Chisone sur la Italaj Alpoj
|
Bulteno: Ĉiuj membroj ricevas bultenon, kiu celiĝas nun
aperi du fojojn en jaro. La plej nova FEJO-Bulteno aperis en somero
2008. Krome EsperHe faros bultenojn por sia propra
membraro.
Kultura
interŝanĝo kun Italio: Ĉiun
printempon FEJO sendas du finnajn junajn esperantistojn al Italio en la
eventon Internacia Junulara Festivalo,
IJF. Kondiĉo por partopreno estas
membreco de FEJO kaj scipovo de Esperanto. La evento okazas en Italio ĉiujare
dum pasko. La partoprenontoj de la dauranta jaro estas jam elektitaj,
sekvu la aferon sekvajare. |
 |
FEJO-semajnfinoj: Kelkfoje
en jaro ni amuziĝas en FEJO-semajnfinoj. Tiuj konsistas el i.a. sportado,
muziko, saŭnado, iam eĉ parolado en Esperanto. En la Vintraj Tagoj kaj Aŭtunaj
Tagoj de EAF ni partoprenas varie laŭ intereso de nia membraro.
Ĝisdatigita
17.2.2010 – Mikko
Mäkitalo
|