![]()
Kultura Esperanto-Festivalo 2000
17.-23.7.2000
Helsinko
Finnlando
Kiel aliĝi?
Vi povas aliĝi al KEF 2000 laŭ du manieroj:
- Plenigu paperan aliĝilon kaj sendu ĝin al la indikita adreso. Pagu samtempe la kotizon al la konto kiun vi elektis. Se vi ne havas paperan aliĝilon, printu tiun ĉi paĝon.
- Aliĝu rete per la suba formularo. Legu unue la kondiĉojn, sekve respondu al ĉiu demando kaj laste klaku "Sendu"-butonon. Pagu samtempe la kotizon al la konto kiun vi elektis.
Reta aliĝilo
Kondiĉoj de aliĝo
Ĉiu aliĝanto, ankaŭ artisto kaj infano, plenigu apartan aliĝilon. Kiam via aliĝo estas en ordo, vi ricevos poŝte skriban konfirmilon, kiun vi devas kunporti al KEF.Ĉiuj kotizoj inkluzivas plenan pensionon (tri manĝojn tage ekde lunda tagmanĝo ĝis dimanĉa matenmanĝo, entute 18 manĝojn) kaj tranoktadon en lerneja klasĉambro kun matracoj. Portu proprajn littukojn kaj kovrilon aŭ dormosakon.
Rabatoj
Infanoj naskiĝintaj 1997 01 01 aŭ poste aliĝas senpage; infanoj naskiĝintaj inter 1986 01 01 kaj 1996 12 31 (inkluzive) pagas 50 % de la plenkreskula kotizo.
Junuloj estas tiuj kiuj naskiĝis inter 1970 01 01 kaj 1985 12 31 (inkluzive).
Memzorgantoj (programo kaj loĝado, sed ne manĝaĵoj) rajtas al rabato de 30 eŭroj.Hotelaj ĉambroj: Limigita kvanto da hotelaj ĉambroj estas haveblaj kontraŭ krompago.
Hotel Arthur, Vuorikatu 19, tuj apud la KEFejo: 1-persona ĉambro 71 eŭroj, 2-pers. ĉambro 42 eŭroj, kromlito 17 eŭroj, matenmanĝo en hotelo.
Eŭrohostel, Linnankatu 9, je unu-kilometra distanco: 1-pers. ĉambro 31 eŭroj, 2 aŭ 3-pers. ĉambro 18 eŭroj, matenmanĝo en KEFejo.
ĉiuj prezoj po persono por unu nokto, sen devigo. Se vi deziras hotelan ĉambron, bv. antaŭkonsulti nin retpoŝte (kef2000@esperanto.fi) pri la havebleco kaj ekzakta prezo.Landoj A estas ĉiuj landoj escepte de tiuj menciitaj ĉi-sekve sub B.
Landoj B estas iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo, ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko.
La kotizo ne estas repagebla senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la aranĝon pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo. Tamen eblas transdoni la pagitan sumon al alia persono. La anstataŭanto devas plenigi propran aliĝilon, aldoni dokumenton, ke la originala aliĝinto akceptis la transdonon kaj pagi la eventualan diferencon.
Por la limdatoj kaj aliaj kondiĉoj validas la dato de ricevo de la pago. Aliĝilon sen kompleta pago oni ne traktos.
Reiro al la aliĝilo.
Kultura Esperanto-Festivalo 2000
Siltasaarenkatu 15 C 65
FIN-00530 Helsinki
Finnlando
KEF 2000 Programo Artistoj Praktikaĵoj30.01.2000 Sakari Kauppinen