Kultura Esperanto-Festivalo 2000
17.-23.7.2000
Helsinko
Finnlando


nur unikode

KEF vekis grandan reeĥon

Preskaŭ 200 personoj el pli ol 20 landoj kolektiĝis al Helsinki 17.-23.7.2000 por festi la originalan esperanto-kulturon dum KEF 2000. Tiu ĉi estis laŭvice la sepa KEF, por la unua fojo en Finnlando.

En la abunda muzika programo aŭdeblis ia. jam kefe konataj grupoj kiel Persone, Ĵomart kaj Nataŝa, Juhani Haavisto, sed ankaŭ novaj artistoj kiel Miĥail Povorin el Rusio, Stomakoj el Ukrainio kaj dana-pola-bosnia Esperanto Desperado. Por la unua fojo hejmlande prezentiĝis finna esperanta rok-bando Dolcxamar. Ĝi altiris multan publikon al la urbocentra scenejo Espan lava.

Gunnar Fischer (dĵ Kunar) frandis la partoprenantojn per ĉiunokta diskejo. Ili ĝuis ankaŭ plene esperantlingvan diskejon, prezentitan de Flo Martorell.

La tuta kvar-persona ibera grupo (Miguel Fernández, Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Liven Dek) prezentiĝis antaŭ la publiko en la literatura parto de la programo. Ankaŭ plia iberiano, Antonio Valén el Hispanio, prezentiĝis kefe, same kiel du finnlandaj aŭtorinoj Sabira Ståhlberg kaj Anja Karkiainen. La verkoj de la prezentitaj aŭtoroj bone vendiĝis en la kefa libroservejo.

Multajn aplaŭdojn de la publiko ricevis la teatraj grupoj Suninfanoj, Ibere Libere kaj Variantoj. Same furoris Kim J. Henriksen per sia nova dancspektaklo. Ljubomir Trifonĉovski prelegis pri esperanta teatro kaj gvidis amatoran teatran grupon. Okazis, por la unua fojo en la mondo, ekspozicio de esperantaj komiksoj. Funkciis ankaŭ esperantlingva infanvartejo.

Dum KEF okazis seminario "Dudek jarojn post Raŭmo - ĉu ni diras ion kulture originalan kaj internacie valoran"? Estis diskutita la kontribuo de la Manifesto de Raŭmo al la idea evoluo de la esperanto-movado. Grandan intereson vekis ankaŭ alia diskuto, kiam akademianoj Jouko Lindstedt kaj Jorge Camacho diskutis pri la bezono de literaturaj vortoj.

La festivalo vekis grandan reeĥon inter la helsinkaj kaj tutfinnlandaj amaskomunikiloj. Neniam pli frue la ĉefurbaj amaskomunikiloj, lokaj kaj naciaj radiostacioj, televido kaj ĵurnaloj raportis tiom vaste pri iu esperanta aranĝo.

Nova finna esperanta rok-bando Dolcxamar sur la scenejo de Espa Nova finna esperanta rok-bando Dolcxamar sur la scenejo de Espa
Nova finna esperanta rok-bando Dolcxamar
sur la scenejo de Espa (fotis Jorma Kasanen)
Klakigu la bildojn por pli granda versio.

Pliaj bildoj pri la ĉi-jara KEF estos baldaŭ videblaj ĉi-tie.

P. S. Listo de partoprenantoj estas nun legebla. Tamen la originalo sur la muro de Caisa mistere malaperis, tiu ĉi estas kopio de informoj antaŭe kolektitaj. Se informoj pri vi malĝustas, bv. sendi retmesaĝon al Sakari@skau.pp.fi.


KEF 2000

24.07.2000 Sakari Kauppinen