Kultura Esperanto-Festivalo 2000
17.-23.7.2000
Helsinko
Finnlando


MUZIKO, TEATRO, LITERATURO...
...kelkaj eroj el la kefa kermeso

Persone Arnau Torras Miguel Fernández Sabira Stċhlberg Jorge Camacho  Pasha Korotenko
Anja Karkiainen Jouko Lindstedt Flo Martorell Dolcxamar Jomart kaj Natasha Gonçalo Neves

Detala laŭhora programo nun havebla.

Muziko

Roke, pope, tekne, repe, akustike, elektre, kanzone, dure, mole... koncertoj de Persone, Dolcxamar, Stomakoj, Esperanto Desperado, Juhani Haavisto, Ĵomart kaj Nataŝa. La koncerta oferto estas kreskonta.

Kun historio kaj evoluo de esperanta muziko vi povas konatiĝi kun Flo Martorell (Eurokka) en sone ilustrita prelegserio.

Ni ankaŭ ne forgesis vin, kiu emas mem muziki. La scenejo liberas por vi en la kantemula rondo, en la nokta kafejo aŭ en la Vespero de Talentoj.

Literaturo

Pri originale esperanta beletro vi povas plikleriĝi en KEF kurse, prelege, prezente kaj diskute, eĉ debate. Vivoj kaj mortoj, amoj kaj angoroj vin beletre atendas.

La "ibera skolo" estas momente la plej produktiva, premiita kaj ankaŭ multe pridiskutita beletra skolo. Ĉu temas pri lingvaj murdistoj, avangardistoj aŭ simple pri bonaj verkistoj? Ĝuu kvin iberajn verkistojn poeme, novele, prelege kaj babile kaj opiniu mem: Jorge Camacho, Liven Dek, Miguel Fernández, Gonçalo Neves kaj Antonio Valén.

Kontrase al la iberaj viroj, sperteblas kefe du finnlandaj verkistinoj: Anja Karkiainen kaj Sabira Stċhlberg.

En KEF vi povas ankaŭ plispertiĝi en verkado. Kuraĝu malfermi viajn tirkestojn kaj kunpreni viajn sekretajn sonetojn. Verkateliero, laborgrupo por verkemuloj estas por vi! Gvidos Jorge Camacho.

Aŭ ĉu interesas vin infanliteraturo? Ĉu vi sciis, ke preskaŭ tute mankas porinfanaj originale esperantaj verkoj? Startigu vian karieron kiel esperanta fabelisto en rondo por infanrakontemuloj kun Gonçalo Neves.

Meze de prelegoj kaj kursoj, spertu viglon kaj spriton de bona debato. Pri literaturaj vortoj debatos Jouko Lindstedt (leganto) kaj Jorge Camacho (verkisto).

Teatro

Ekkonu la historion de esperanta teatro kun Ljubomir Trifonĉovski. La plejaktualon de esperanta teatro vi povas formi kaj modifi mem en amatora teatra grupo. Dum la semajno oni ekzercos teatran pecon kaj la malgrupanoj ĝin ĝuos dum la lasta vespero. Kiu scias, eble via teatra grupo iĝos poste tre fama...!

Kaj nepre ne maltrafu la premierojn de tri tute novaj teatraj grupoj: "Ibere libere", "Variantoj" kaj "Suninfanoj".

Danco

Kim Henriksen estas majstra distristo, kiu ridegigis plurmilkapan publikon i.a en la berlina UK dance. Kim-ajn ĉarmojn kaj ĝisostan amuziĝon vi spertos nun en Helsinko dum dancospektaklo.

La unuan fojon en la monda historio okazos ankaŭ plene esperanta, tutvespera diskoteko! Ĉu eblas?! Venu kaj konstatu. Diskejestros Flo Martorell.

Dum aliaj vesperoj ni dancos laŭ alilingvaj, diverslandaj ritmoj: Latinmuzika diskejo, Afrik-azia diskejo, nordia diskejo ktp.

Komikso

KEF vaste prezentas originale esperantan komikson. Konatiĝu kun la temo prelege kaj ekspozicie. Ĉefrolos verkoj de Arnau Torras, guruo de esperanta bildstrio. Li ankaŭ instruos sekretojn de komiksdesegnado al Kef-anoj. Ĉu la bona etoso troviĝas tiukurse...?

Infanoj

Funkcios dum la festivalo kefa infanĝardeno kun propra, porinfana programo. Infanoj prezentos al plenkreskularo almenaŭ ekspozicion pri internacia infanarto.

Nokta kafejo

En la nokta kafejo haveblas trinkaĵoj kun- kaj senkafeinaj, kun- kaj senalkoholaj, bonaj babiloj kaj muzikaj kaj beletraj kurtprezentoj. Ĉiuvespere.

Manĝo

Ankaŭ menuoj estas kultureroj. Dum originale zamenhofaj pladoj apenaŭ ekzistas, ni anstataŭe faros gastronomian mondvojaĝon kaj manĝos almenaŭ etiope, irake, filipine, latinamerike. Biletoj por la vojaĝo haveblas nur en KEF.

Ne enuu! Spertu la kolorriĉon de originale esperanta kulturo.
Bonvenon al la festivalaj ĝuoj!


Programeroj

    Murdistoj, avangardistoj aŭ bonaj verkistoj
    • ibera skolo (Valén)
    • Duope pri la Piĉa arto" (Neves/Fernández)
    • debato pri "literaturaj vortoj" (Camacho/Lindstedt)
    • aŭtoraj horoj de Jorge Camacho, Liven Dek, Miguel Fernández, Goncalo
      Neves, Antonio Valén

    Poemo

    • Kio, diable, estas poezio? (Neves)
    • "Serio tri aktualaj poetoj: De Neves al Zifu, ĉu vervi aŭ Nervi"
      • Zifu - la neniam venkebla venkito
      • Neves - poeto ĉe ekstremoj
      • Nervi - poeto ĉe havenoj
    • Vespero de Esperanta am-poemo (Fernández ktp.)
    • Poem-muzika spektaklo: García Lorca (Fernández)

    Beletro kaj verkado
    • Sciencfikcio (Dek/Camacho)
    • Recenzarto: Kritiki - ĉu anatemi aŭ ameni?(Neves)
    • Verkateliero (kurseto)
      • a) Kiel verki poemon?(Camacho)
      • b) Kiel verki rakonton?(Dek)
      • c) Kiel verki infanrakonton?(Neves)
    • Beletra diskutejo (Valén)
      • a) Malfidelo surbaze de "Ekstremoj"
      • b) Postmilitaj poemoj surbaze de "Tra la ŝtormo" de Kalocsay
        Subtile kanti en ĉi murd-epoko
        pri l' propra vivo, kiam ja milmiloj
        per tomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
        pereas, vere ŝajnus aĉa moko.
        La tuta riĉa poezia stoko:
        la luno, steloj, floroj, bridotriloj,
        la delikataj amaj maltrankviloj
        disflugas en la blov' de ĉi siroko.

        (El En ĉi murdepoko de K.Kalocsay)

    Komikso
    • Ekspozicio: Esperanta komikso. Verkoj de Arnau Torras, Niko Voloŝin kaj Martin Weichert
      • Malfermo de la ekspozicio babile pri esperanta komikso (Voloŝin/Camacho)
      • Kurso pri komiksdesegnado (Volosxin)
      • Karikature je meznoktaj horoj (Volosxin)

    Muziko
    • Historio de esperanta muziko (Martorell)
    • Rokliriko (Camacho)
    • Kantemula rondo (Henrikssen/Karkiainen)
    • Koncertoj: Dolĉamar, Esperanto Desperado, Ĵomart kaj Nataŝa, Persone roke kaj akustike,
      Stomakoj, Juhani Haavisto, Mihail Povorin, Mayoma Diankembo
    • Kurso pri komputilmuziko (Austin)

    Teatro
    • Historio de esperanta teatro (Trifonĉovski)
    • amatora teatra trupo (Trifonĉovski)
    • Teatra vespero kun "Ibere Libere", "Suninfanoj" kaj "Variantoj"

    Danco
    • Dancospektaklo "la hundo lumas" (Henrikssen)
    • Salso por komencantoj (Henriksen)
    • tutvespera plene esperanta diskejo (Martorell)
    • Variaj diskotekaj vesperoj kun diskistoj Patrik Austin, Kim Henriksen kaj Gunnar Fischer

    Nordio
    • Du finnlandaj verkistinoj en portreto: Anja Karkiainen kaj Sabira Stċhlberg
    • Nordiaj esperanto verkistoj (Camacho)
    • Finnlando sin prezentas (Kauppinen)
    • Finna saŭno (Hämäläinen)
    • Saŭnoekskurso
    • Ekskurso al la insulo Suomenlinna
    • Serio: Finna literaturo kurte kaj aperitive
      • Edith Södergran (Stċhlberg)
      • Kalevala (Hämäläinen)
      • Aleksis Kivi/Sep fratoj (Karkiainen)
      • Muminvalo (Hämäläinen)

    Ludoj
    • Prezento kaj ludado de:
      • Sufiksoludo (Vaijärvi)
      • Nova, originale esperanta rolluda aventuro: Fantazia Fearo (Richard)

    Kinoarto
    • Filmoprezentoj

    Debatoj kaj seminarioj Infanoj
    • Koncerteto por infanoj (Gutiérrez, Karkiainen)
    • Esperanto desegne por infanoj (Voloŝin)
    • Kurseto pri "Sambic"-danco (Kurki)
    • Teatraĵo: "Kudristino kaj tri filinoj" (Variantoj)
    • Fabela duonhoro: Onkloj Gonçalo kaj Miguel rakontas (Neves/Gutiérrez)
    • diversaj laŭtemaj kaj liberaj aktivaĵoj
    • infanvartado dum KEF-semajno

    Kaj la scenejo estas libera por ĉiuj en Vespero de Talentoj kaj en la Nokta Kafejo!

    Malfermo: la KEFa programo komenciĝos lunde, la 17-an de julio, ca. je la 14-a
    Fermo: La programo finiĝas dimanĉe, la 23-an de julio, ca. je la 16-a

    Legu pli detale pri kelkaj el niaj artistoj.


    KEF 2000   Artistoj  Aliĝilo   Praktikaĵoj

    14.06.2000 Sakari Kauppinen