![]()
Kultura Esperanto-Festivalo 2000
17.-23.7.2000
Helsinko
Finnlando
MUZIKO, TEATRO, LITERATURO...
...kelkaj eroj el la kefa kermeso
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
![]()
Detala laŭhora programo nun havebla.
Muziko
Teatro
Roke, pope, tekne, repe, akustike, elektre, kanzone, dure, mole... koncertoj de Persone, Dolcxamar, Stomakoj, Esperanto Desperado, Juhani Haavisto, Ĵomart kaj Nataŝa. La koncerta oferto estas kreskonta. Kun historio kaj evoluo de esperanta muziko vi povas konatiĝi kun Flo Martorell (Eurokka) en sone ilustrita prelegserio.
Ni ankaŭ ne forgesis vin, kiu emas mem muziki. La scenejo liberas por vi en la kantemula rondo, en la nokta kafejo aŭ en la Vespero de Talentoj.
Literaturo
Pri originale esperanta beletro vi povas plikleriĝi en KEF kurse, prelege, prezente kaj diskute, eĉ debate. Vivoj kaj mortoj, amoj kaj angoroj vin beletre atendas.
La "ibera skolo" estas momente la plej produktiva, premiita kaj ankaŭ multe pridiskutita beletra skolo. Ĉu temas pri lingvaj murdistoj, avangardistoj aŭ simple pri bonaj verkistoj? Ĝuu kvin iberajn verkistojn poeme, novele, prelege kaj babile kaj opiniu mem: Jorge Camacho, Liven Dek, Miguel Fernández, Gonçalo Neves kaj Antonio Valén.
Kontrase al la iberaj viroj, sperteblas kefe du finnlandaj verkistinoj: Anja Karkiainen kaj Sabira Ståhlberg.
En KEF vi povas ankaŭ plispertiĝi en verkado. Kuraĝu malfermi viajn tirkestojn kaj kunpreni viajn sekretajn sonetojn. Verkateliero, laborgrupo por verkemuloj estas por vi! Gvidos Jorge Camacho.
Aŭ ĉu interesas vin infanliteraturo? Ĉu vi sciis, ke preskaŭ tute mankas porinfanaj originale esperantaj verkoj? Startigu vian karieron kiel esperanta fabelisto en rondo por infanrakontemuloj kun Gonçalo Neves.
Meze de prelegoj kaj kursoj, spertu viglon kaj spriton de bona debato. Pri literaturaj vortoj debatos Jouko Lindstedt (leganto) kaj Jorge Camacho (verkisto).
Danco
Ekkonu la historion de esperanta teatro kun Ljubomir Trifonĉovski. La plejaktualon de esperanta teatro vi povas formi kaj modifi mem en amatora teatra grupo. Dum la semajno oni ekzercos teatran pecon kaj la malgrupanoj ĝin ĝuos dum la lasta vespero. Kiu scias, eble via teatra grupo iĝos poste tre fama...! Kaj nepre ne maltrafu la premierojn de tri tute novaj teatraj grupoj: "Ibere libere", "Variantoj" kaj "Suninfanoj".
Komikso
Kim Henriksen estas majstra distristo, kiu ridegigis plurmilkapan publikon i.a en la berlina UK dance. Kim-ajn ĉarmojn kaj ĝisostan amuziĝon vi spertos nun en Helsinko dum dancospektaklo. La unuan fojon en la monda historio okazos ankaŭ plene esperanta, tutvespera diskoteko! Ĉu eblas?! Venu kaj konstatu. Diskejestros Flo Martorell.
Dum aliaj vesperoj ni dancos laŭ alilingvaj, diverslandaj ritmoj: Latinmuzika diskejo, Afrik-azia diskejo, nordia diskejo ktp.
Infanoj
KEF vaste prezentas originale esperantan komikson. Konatiĝu kun la temo prelege kaj ekspozicie. Ĉefrolos verkoj de Arnau Torras, guruo de esperanta bildstrio. Li ankaŭ instruos sekretojn de komiksdesegnado al Kef-anoj. Ĉu la bona etoso troviĝas tiukurse...?
Nokta kafejo
Funkcios dum la festivalo kefa infanĝardeno kun propra, porinfana programo. Infanoj prezentos al plenkreskularo almenaŭ ekspozicion pri internacia infanarto.
Manĝo
En la nokta kafejo haveblas trinkaĵoj kun- kaj senkafeinaj, kun- kaj senalkoholaj, bonaj babiloj kaj muzikaj kaj beletraj kurtprezentoj. Ĉiuvespere.
Programeroj
Ankaŭ menuoj estas kultureroj. Dum originale zamenhofaj pladoj apenaŭ ekzistas, ni anstataŭe faros gastronomian mondvojaĝon kaj manĝos almenaŭ etiope, irake, filipine, latinamerike. Biletoj por la vojaĝo haveblas nur en KEF. Ne enuu! Spertu la kolorriĉon de originale esperanta kulturo.
Bonvenon al la festivalaj ĝuoj!
Murdistoj, avangardistoj aŭ bonaj verkistoj
- ibera skolo (Valén)
- Duope pri la Piĉa arto" (Neves/Fernández)
- debato pri "literaturaj vortoj" (Camacho/Lindstedt)
- aŭtoraj horoj de Jorge Camacho, Liven Dek, Miguel Fernández, Goncalo
Neves, Antonio Valén
Poemo
Beletro kaj verkado
- Kio, diable, estas poezio? (Neves)
- "Serio tri aktualaj poetoj: De Neves al Zifu, ĉu vervi aŭ Nervi"
- Zifu - la neniam venkebla venkito
- Neves - poeto ĉe ekstremoj
- Nervi - poeto ĉe havenoj
- Vespero de Esperanta am-poemo (Fernández ktp.)
- Poem-muzika spektaklo: García Lorca (Fernández)
Komikso
- Sciencfikcio (Dek/Camacho)
- Recenzarto: Kritiki - ĉu anatemi aŭ ameni?(Neves)
- Verkateliero (kurseto)
- a) Kiel verki poemon?(Camacho)
- b) Kiel verki rakonton?(Dek)
- c) Kiel verki infanrakonton?(Neves)
- Beletra diskutejo (Valén)
- a) Malfidelo surbaze de "Ekstremoj"
- b) Postmilitaj poemoj surbaze de "Tra la ŝtormo" de Kalocsay
Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l' propra vivo, kiam ja milmiloj
per tomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.
La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, bridotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov' de ĉi siroko.
(El En ĉi murdepoko de K.Kalocsay)
Muziko
- Ekspozicio: Esperanta komikso. Verkoj de Arnau Torras, Niko Voloŝin kaj Martin Weichert
- Malfermo de la ekspozicio babile pri esperanta komikso (Voloŝin/Camacho)
- Kurso pri komiksdesegnado (Volosxin)
- Karikature je meznoktaj horoj (Volosxin)
Teatro
- Historio de esperanta muziko (Martorell)
- Rokliriko (Camacho)
- Kantemula rondo (Henrikssen/Karkiainen)
- Koncertoj: Dolĉamar, Esperanto Desperado, Ĵomart kaj Nataŝa, Persone roke kaj akustike,
Stomakoj, Juhani Haavisto, Mihail Povorin, Mayoma Diankembo- Kurso pri komputilmuziko (Austin)
Danco
- Historio de esperanta teatro (Trifonĉovski)
- amatora teatra trupo (Trifonĉovski)
- Teatra vespero kun "Ibere Libere", "Suninfanoj" kaj "Variantoj"
Nordio
- Dancospektaklo "la hundo lumas" (Henrikssen)
- Salso por komencantoj (Henriksen)
- tutvespera plene esperanta diskejo (Martorell)
- Variaj diskotekaj vesperoj kun diskistoj Patrik Austin, Kim Henriksen kaj Gunnar Fischer
Ludoj
- Du finnlandaj verkistinoj en portreto: Anja Karkiainen kaj Sabira Ståhlberg
- Nordiaj esperanto verkistoj (Camacho)
- Finnlando sin prezentas (Kauppinen)
- Finna saŭno (Hämäläinen)
- Saŭnoekskurso
- Ekskurso al la insulo Suomenlinna
- Serio: Finna literaturo kurte kaj aperitive
- Edith Södergran (Ståhlberg)
- Kalevala (Hämäläinen)
- Aleksis Kivi/Sep fratoj (Karkiainen)
- Muminvalo (Hämäläinen)
Kinoarto
- Prezento kaj ludado de:
- Sufiksoludo (Vaijärvi)
- Nova, originale esperanta rolluda aventuro: Fantazia Fearo (Richard)
Debatoj kaj seminarioj
- Filmoprezentoj
Infanoj
- Dudek jarojn post Raŭmo - ĉu ni diras "ion kulture kaj internacie valoran" (Lindstedt)
- Ĉu esperanta folkloro? (Camacho)
Kaj la scenejo estas libera por ĉiuj en Vespero de Talentoj kaj en la Nokta Kafejo!
- Koncerteto por infanoj (Gutiérrez, Karkiainen)
- Esperanto desegne por infanoj (Voloŝin)
- Kurseto pri "Sambic"-danco (Kurki)
- Teatraĵo: "Kudristino kaj tri filinoj" (Variantoj)
- Fabela duonhoro: Onkloj Gonçalo kaj Miguel rakontas (Neves/Gutiérrez)
- diversaj laŭtemaj kaj liberaj aktivaĵoj
- infanvartado dum KEF-semajno
Malfermo: la KEFa programo komenciĝos lunde, la 17-an de julio, ca. je la 14-a
Fermo: La programo finiĝas dimanĉe, la 23-an de julio, ca. je la 16-aLegu pli detale pri kelkaj el niaj artistoj.
KEF 2000 Artistoj Aliĝilo Praktikaĵoj
14.06.2000 Sakari Kauppinen