Kultura Esperanto Festivalo KEF 2005

Kultura Esperanto-Festivalo okazis en Helsinko 16.-23.7. tuj antaŭ la UK en Vilno. Partoprenis ĝin proksimume 120 personoj el dudeko da landoj.

La programo ĉi-foje estis vere abunda kaj bunta. Estas malfacile ĉi tie prezenti aŭ eĉ mencii ĉion kio okazis nek mi volas fari tion. Mi nur diras, ke ĉiutage estis programo de mateno ĝis malfruaj noktaj horoj kaj ofte eĉ pluraj programeroj okazis samtempe.

KEF certe estis unu el la pintaj aranĝoj en Esperantujo. Kvankam mi ne scias kio okazis en la ceteraj mi tamen povas diri ke ĝi estis eĉ pli bona okazo konatiĝi kun esperantokulturo ol ekzemple la universala kongreso, kiun multaj konsideras kiel la ĉefan jaran aranĝon de Esperantujo.

Vere grave por esperantokulturo estas, ke ankaŭ la artistoj havas eblecon renkontiĝi inter si. KEF estis kvazaŭ esperanta Mukkula (internacia aŭtora renkontiĝo okazanta en Finnlando), kie la artistoj povis konatiĝi, ŝanĝi spertojn kaj lerni unu de la alia. Tio certe estis fruktodona por nia kulturo. Jam dum KEF eksonis novaj melodioj kaj vekiĝis novaj ideoj ĉe la artistoj. La vorto per kiu mi karakterizus la ĉi-jaran KEFon estas spontaneco.

Inter la pluraj eksterlandaj gastoj de KEF mi mencius verkistojn Sten Johansson el Svedio kaj Probal Dasgupta el Barato. Malofte oni aŭdas sudamerikan muzikon en esperantoaranĝoj, nun Flávio Fonseca el Brasilo kaj Alejandro Cosavella el Argentino koncertis en KEF kun granda sukceso.

KEF montris, ke ankaŭ inter la finna esperantistaro estas pluraj talentuloj. Malofte ni havas eblecon aŭdi la poemojn kaj kantojn de Anja Karkiainen, kiu gajnis plurajn premiojn en la belartaj konkursoj de UEA. En KEF ŝi mem deklamis siajn verkojn, aliajn prezentis profesiaj kantistoj kun la akompano de Vesa Pölkki. Liisa Viinanen preparis por KEF tute novan operaĵon, kiun ŝi mem prezentis. La publiko estis ravita. Pri la kantotradukoj ankaŭ ĉi tie respondecis Anja Karkiainen. Malmultaj finnoj scias, ke Timo Väänänen, unu el niaj plej konataj kanteleludistoj, estas ankaŭ esperantisto. Liaj prezentaĵoj montris kiom multflanka estas tiu malnova istrumento. Dolchamar ludis en sia nuna konsisto ĝojigante la vesperojn kaj ricevis varmajn aplaŭdojn de la publiko.

KEF videblis ne nur en Kalliola kaj la stratoj de Helsinko sed ankaŭ en multaj finnaj amaskomunikiloj. Tutlandaj televid- kaj radioprogramoj (Aamu-TV, Yle Radio 1, Radio Vega) prezentis ĝin kaj esperanton al la tuta lando. Eĉ pli da spaco al ĝi donis lokaj komunikiloj kiel Ylen aikainen, Helsingin Sanomat, Metro, Hufvudstadsbladet.

La opinioj de la partoprenintoj kaj reeĥoj en la finnaj amaskomunikiloj estis tre pozitivaj. Ĉu ĉio do estis sukcesa? Plejparte jes, tamen oni devas noti, ke iom pli ol cento da partoprenantoj en tiom altkvalita, eĉ unika aranĝo en Esperantujo, estas malmulte. Aparte rimarkebla estis la malĉeesto de finnoj. Kelkaj partoprenintoj eĉ demandis, ĉu ne plu estas esperantistoj en Finnlando.

Kiajn konkludojn tiri el ĉio ĉi? Certe profitis la artistoj mem pro la multaj kontaktoj inter ili. Eble tio estis eĉ pli grava ol amasa publiko. Profitis ankaŭ esperanto en Finnlando, ĉar estas malfacile imagi, kiamaniere oni povus havi pli la pozitiva atento al ĝi en niaj amaskomunikiloj. Eĉ finance ĝi ne estis malsukcesa, tamen ne sen grava kontribuo de Fondumo Esperanto.

Sakari Kauppinen

Liisa Viinanen Dolchamar

Lasta ĝisdatigo: 2005-10-09