KEF 2005 Muzika Abundo

La muzika programo de KEF 2005 estas ĉi jare pli ol abunda kaj stile variega. Preskaŭ ĉiuj el la plej konataj esperantaj rokbandoj koncertos en Helsinko. Aldone oni aŭdos plurajn akustikajn prezentojn kaj trubadurojn, i.a. Dolchamar akustike la unuan fojon en espohistorio! Kaj ne nur tion: sperteblos eĉ esperanta opervespero, elektra kanteleo, ŝamandrumoj kaj multo plia. En esperanta karaokeo vi povos mem kontribui al la programo.

Dolchamar

Nia finna, fama fierego, Dolchamar, kies nova albumo Rebela Sono aperis jarŝanĝiĝe, intertempe aperis oftege en finnaj amaskomunikiloj kaj koncertis en finnaj rokklubejoj kaj festivaloj. ”Mi ĵus legis pri tiu bando” estas jam ne malofta reago al la nomo Dolchamar ĉe ajna trinkeja tablo.

La muzikstilo de Dolchamar (antaŭe Dolcxamar) nun ŝanĝiĝis al klare pli roka direkto. En la nova albumo aŭdeblas dancritma roko, miksita kun etnomuzikaj kaj regeaj influoj kaj spicita kun ioma slaveca melankolio. En la disko aŭdeblas i.a. djembe-drumoj kaj akustikaj instrumentoj.

Vive la sesopo sonas eĉ pli roke kaj firme! En KEF ili koncertos ne nur elektre, sed la unuan fojon eĉ akustike.

Pli pri Dolchamar: www.nettie.fi/dolchamar


Esperanto Desperado

Unu el la plej famaj esperantaj bandoj estas sendube Esperanto Desperado, dana-pola-bosnia grupo kiu kantas ritmajn, humoristajn kaj orelfrapajn kantojn originale verkitajn en esperanto. Antaŭ nelonge aperis la nova, jam dua albumo ”Hotel Desperado”, kies kantoj temas i.a. pri amo, festoj, sonĝoj kaj esperoj, ununoktaj aferoj, vojaĝoj kaj Marie..

Legu pli kaj aŭskultu en: www.esperantodesperado.dk


Martin Wiese

Kiu ne konus Personen, la svedan stelegon de la esperanta rokmondo! En KEF 2005 Martin Wiese, la kantisto/gitaristo de Persone, solkoncertos kun akustika gitaro kaj prezentos kaj jam konategajn Persone-pecojn kaj sian proprajn, tute novajn pecojn.

Pri Persone kaj Martin: www.bertilow.com/persone


Alejandro Cossavella kaj La Porkoj

Al ĉi-jara KEF venos espomuzikistoj ekstereŭropaj, i.a. Alejandro Cossavella el Argentino, konata de la rokbando La Porkoj kaj de la albumo Strika Tango, de la neformala bando Desertaj Dezertoj. Rokon, funkon, regeon, salson, bosanovon, tangon, latinbluson – oni vidos kion ni aŭdos sur la KEFa scenejo, ĉar al ĉio ĉi kaj multo pli kapablas Ale. Kun li surscenejiĝos La Porkoj kaj eventuale kelkaj suprizaj gastoj.

Pli pri Alejandro kaj la muziko: www.musicexpress.com.br/


Flávio Fonseca

Flávio Fonseca el Brazilo produktis jam dekunu solo-albumojn, inter kiuj kvin estas en esperanto, kaj partoprenis plej diversajn aliajn muzikajn produktaĵojn. Unu el ili estas la disko ”Brazila kolekto – Tom Jobim en esperanto” kunlabore kun Alejandro Cossavella. En KEF Flávio prezentas solkoncerte sian ”brazilece-novepokan muzikon” kaj aldone la kefanoj spertos Flávion kaj Alejandron kune, samsceneje.

Legu kaj aŭskultu: www.musicexpress.com.br/


JoMo kaj Liberacanoj

Liberumas kaj friponas en KEF JoMo kun siaj Liberacanoj – franca bando kun ega sceneja energio kaj karismo. En sia muziko JoMo kunigas punkrokon, skaon kaj polkon kun tradicia slava muziko. Ĉu vi sciis, ke JoMo havas la Guiness-rekordon pri la kvanto de kantolingvoj? En KEF ĉiel ajn ĉefe esperante.

Anticipe konatiĝu: www.musicexpress.com.br/


Ĵomart, Nataŝa kaj Karina

Ĉu vi sciis jam, ke ne plu ekzistas la fama duo Ĵomart kaj Nataŝa? La kazaĥia duo vivanta en Svedujo havas nun aldonon: Karina, la filino, nuntempe prezentas ankaŭ siajn proprajn pecojn kun la gepatroj kaj laŭdire gajnis eĉ plian famon dum koncerta turneo en Francio ol siaj gepatroj… La plej nova albumo ”Amu min” de Ĵomart kaj Nataŝa aperis decembre 2003.

Aŭdu ilin en: www.jomart.net


Timo Väänänen

Kanteleo estas finna, forte popoltradicia kordoinstrumento, kiun ludas ankaŭ la granda ŝamano Väinämöinen en nia nacia epopeo Kalevala. Timo Väänänen estas unu el la plej konataj kanteleo-muzikistoj en Finnlando, kaj aldone esperantisto. En KEF vi aŭdos ne nur unikan koncerton de Timo, sed ankaŭ du diversajn tipojn de kanteleo: pli tradician kanteleon kaj elektran kanteleon. Ĉu eblas roko per kanteleo kaj ĉu ĉiam ĉe-estos la fantomo de Väinämöinen en la fono? Spertu mem! Anticipe vi povas konatiĝi kun aspekto, historio kaj sono de kanteleo kaj kun Timo en ĉi suba adreso. Aŭdeblos tie ankaŭ la finna, nacia himno per kanteleo.

Aŭdu en: www.timo.vaananen.net


Liisa Viinanen

Liisa Viinanen estas juna, finna operkantistino (lirike-dramatika, Wagner-tipa soprano) plustudanta kaj laboranta momente en Germanujo. Liisan oni povis jam admiri diversrole en operdomoj de i.a. Helsinko, Frankfurto, Ĝenevo kaj sekva-aŭtune en Maastricht.

Ĉiam apertmensa al frenezaj ideoj, Liisa jam kuraĝis unufoje transpreni ne-imagineblan defion. Ŝi prezentis ”preskaŭ tutvesperan” opervesperon en esperanto kaj kantis mem ĉiujn voĉojn de baso al soprano kaj ĉiujn rolojn. La intrigon verkas Liisa mem kaj spicas per kelkaj el la plej konataj operpecoj de la mondo. La pecojn tradukas esperanten Anja Karkiainen kaj Liisa. La rakontoj kompreneble estas pli ol okazoplenaj kaj neniom enuigaj: pasintfoje preskaŭ ĉiuj dramatike enamiĝis kaj mortis. Ĝis nun oni spertis la intensan opervesperon de Liisa nur unufoje en la finnaj Vintraj Tagoj, sed nun venos nova spektaklo kun nova intrigo, novaj amoj, novaj aventuroj. Vi amare pentos, se vi ĉi programeron maltrafos, ĉar similan vi certe ankoraŭ neniam vidis en Esperantujo!


Anja Karkiainen kaj Vesa Pölkki

Anja Karkiainen, finnino, estas jam plufoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA ne nur en la branĉo poezio, sed ankaŭ en la branĉo esperanta kanto, kiujn ŝi verkas en kunlaboro kun Vesa Pölkki. En KEF ni kunigos muzikon kaj poezion: Kantojn de Anja prezentas Liisa Viinanen, akompanas Vesa Pölkki muzike kaj Anja tekste-poezie. Kun kantoj de Anja kaj Vesa vi povas konatiĝi anticipe en:

http://koti.mbnet.fi/~vesasarj/tuotanto/anjavesa.html

La ŝamanoj

La ŝamana tradicio forte apartenis al nia norda kulturo: Ŝamanoj estis kernaj personoj de iama socio, kiuj rilatis al alimondaj fortoj kaj spiritoj por resanigi homojn kaj solvi diversajn problemojn de la socio. Drumo helpis la ŝamanon fari sian longan vojaĝon al la mondo de mortintoj.

En KEF ni pasigos vesperon plenan je finna ekzotiko. Hela, sennokta nokto en finna naturo, en la unika insulo Lammassaari (Insulo de ŝafinoj). Kanteleo de Timo kaj ŝamandruma muziko eĉ pli etosigos la vesperon. Kelkaj el la ŝamanoj eventuale estos al vi konataj el aliaj muzikaj kuntekstoj…

Karaokeo kun viv-bando

Ĉu eble profunde en via eno vivas sekreta rokstelulo? Liberigu ĝin en KEF - la scenejo estos via dum espo-karaokea vespero. Sola, Amanda, Ĉu vi pretas, Kia nokto… - kion vi elektos? Vin akompanos sur la scenejo la efektiva bando mem.

Popejo

Strofo, ponto, refreno Kion signifas tio? Se sub via ĉiumatena duŝo vi revadas pri popsteleco kaj volas iĝi Britney Spears de Esperantujo, popateliero helpas vin ekrealigi vian eksterduŝejan estonton. En la kefa popateliero Pieĉjo montras kiel konstrui poppecojn.

* * * * *