KEF 2005 Praktikaj informoj

Adresoj (festivalejo kaj aliaj ejoj)

Festivalejo Civitana Instituto Kalliola (finne Kalliolan kansalaisopisto), Sturenkatu 11
Klubejo Liberté, Kolmas Linja 34
Heo Hostel, Kirstinkatu 1
Hotelli Fenno, Kaarlenkatu 7
Ekskursejo: Insulo Lammassaari

Kiel veturi al la festivalejo?

El havenoj
-El Olimpika kajo (pramŝipoj el Svedio, rapidaj ŝipoj el Estonio) prenu tramon 3T por veturi al la fervoja stacio, ŝanĝu tie al tramo 3B.
-El Katajanokka (pramŝipoj el Svedio) prenu tramon 4T ĝis haltejo Ylioppilastalo kaj ŝanĝu tie al tramo 3B.
-El Okcidenta haveno (pramŝipoj el Estonio) prenu buson 15 ĝis Ruoholahti aŭ iru tien piede kaj ŝanĝu tie al tramo 8. Veturu ĝis haltejo Urheilutalo.
El urbocentro (fervoja stacio) elektu tramon 3B, foriro en haltejo Urheilutalo. Alternative vi povas preni aŭtobuson 23 el la Fervoja placo kaj foriri en haltejo Sturenkatu.
El flughaveno prenu la oficialan aŭtobuson de Finnair kaj veturu per ĝi ĝis haltejo Sturenkatu terveysasema (sancentro). Horaro de tiu buso troviĝas ĉe Finnair.

Kion kunporti?

La kotizo inkluzivas lokon en amasloĝejo. Tio signifas, ke vi dormos sur klasĉambra planko kune kun aliaj partoprenantoj. Ni havigos al la ĉambroj matracojn, sed ne littukojn aŭ kovrilojn. Bv. kunporti dormosakon.

Kiel trovi ion en Helsinko?

Subaj retejoj funkcias en pluraj lingvoj, i.a. finne, svede kaj angle
Informoj: Retejo de la urbo Helsinki
Mapoj: Serĉebla mapo de Helsinko kaj ĉirkaŭaĵo
Transportiloj: HKL Urba transportado en Helsinko
Itineroj: Itinerserĉilo en Helsinko kaj ĉirkaŭaĵo

Kiel veturi al Vilno post la festivalo?

De Helsinko al Tallinn estas ĉiutage pluraj pramŝipaj kaj rapidŝipaj (aŭtoexpress aŭ katamaro) veturoj. La veturo daŭras proks. 3,5 horojn per pramŝipo kaj 1,5 horojn per rapida ŝipo. Pliaj informoj ĉe kompanioj Tallink, Eckerö Line, Silja Line, Linda Line kaj Viking Line. Prezoj varias, unidirekta veturo proks. 17-34 eŭrojn.
De Tallinn al Vilno estas ĉiutage du rapidaj aŭtobusoj (12.00-22.30 kaj 21.45-08.30). La veturo kostas ĉ. 26 eŭrojn. Pliaj informoj ĉe Eurolines.

Trajnoj ne veturas laŭ tiu itinero, sed eblas flugi de Helsinko al Vilno. Por horaroj kaj prezoj konsultu vojaĝagentejon aŭ interretan biletservilon.

Prezoj kaj horaroj povas ŝanĝiĝi rapide. Ili estas ĉi tie informcele, sed ni ne garantias ilian daŭran validecon.

* * * * *