KEF 2005 Teatraĵoj, kabaredoj kaj filmoj

Fraŭlino Barlaston

La emerita Angla kantistino Fraŭlino Emily Barlaston naskiĝis en 19#@ en Stoke-on-Trent, Staffordshire, kaj ricevis sian O.B.E. (Ordenon de la Brita Imperio) el la manoj de sia persona amikino Reĝino Elizabetino la Dua, kiel dankon por ŝiaj servoj kiel primadono kaj kultura diplomatino, kaj por ŝia laboro kun la Skoltinoj kaj Skoltinetoj de Anglujo.

Kvankam ŝia opera kariero oficiale finiĝis jam en 1977, ŝi restadas aktiva kun recitaloj kaj koncertoj en (interalie) Aŭstralio (Adelaide Centre, Adelajdo) Aŭstrujo (Austria Centre, Vieno), Granda Britujo (Royal Albert Hall, Purcell Room, Tiddy Doll's kaj Kensington Hilton, Londono), Irlando (St. Paul's Hall, Belfasto), Danujo (Krudttønden, Kopenhago), Belgujo (De Zeyp, Bruselo), Francujo (La Mounède, Tuluzo), Hispanujo (Palau de Música, Valencio), Koreujo (Sheraton Grande Walkerhill kaj Westin Chosun, Seulo), Germanujo (Y.M.C.A., Neumünster), Ĉeĥoslovaĥujo (Palaco de Kulturo, Prago), Portugalujo (Barringtons, Almansil) kaj en Nederlando (kie ŝi pasigas multe da sia tempo) - kaj ĉie kun staranta ovulacio. Ŝi estas unu el la fondintinoj de la Internacia Esperantista Naturista Laborista Biciklista Asocio. Antaŭnelonge ŝi festis la Liberaligon de Nederlando per koncertoj por Anglaj soldatoj, kiujn ŝi pli frue distris en hospitalaj litoj (prezentita en The News Quiz de B.B.C. 7); kaj ankaŭ aperis plurfoje kun la Reĝa Armea Fanfaro de Nederlando.

Post sia apero kun la Nederlanda Turnea Opero en la rolo de "La Baronino" en la muzika komedio Candide de Leonard Bernstein (kun Marcel Reijans), ŝi komencis la sepan adiaŭan turneon de sia one-lady-show, nomita One Lady Show. Ŝi aperis kiel gasto de pluraj geeminentuloj en Nederlando (ekzemple Reĝino Beatrix kaj (eks)-ĉefministro Ruud Lubbers) kaj ankaŭ kantis en Radio Aŭstrujo, Radio Pekino, Radio Varsovio kaj ankaŭ - kompreneble! - Radio Esperanto. Ŝi aperis en Pollando en la Esperanto-kursoj Mazi en Gondolando kaj Mazi revenas al Gondolando; poste ŝia unua Kompakta Disko Vinilkosmo debutis, kun la Franca kompanio Eurroka. Ŝi estas aŭdebla ankaŭ en la Rusa disko Emily kaj la Teulo kaj Knedu min, fraŭlino.

Krom partopreno en la Internacia Esperanto-Festivalo en Aalen, Germanujo, ŝi prezentis ankaŭ An Evening Alone with Miss Emily Barlaston kaj Thursday in the Park with Emily en Vondel-parko, Amsterdamo; pretere, ŝi partoprenis en aidoso-beneficoj kaj aperis en la fama Roza Sabato en Musis Sacrum, Arnhem. Por la futbal-teamo Willem la Dua ŝi ĉefrolis en la filmo Vaarwel, Jan Vullinks kaj ankaŭ gastis en koncertoj kun la Orkestro de Brabanto (en la 9-a Simfonio de Beethoven), kun la fanfaroj de la Reĝa Nederlanda Armeo kaj kompanio Philips, la Kapelo de la Reĝaj Nederlandaj Maristoj (plurfoje), kaj la fama Orkestro Concertgebouw. Ŝi ricevis invitojn kanti en la U.K. en Tel-Avivo kaj la I.J.K. 2000 en Honkongo. Dum la Kristnaska kaj Novjara periodo de 2000-2001, ŝi estis la stelulino en la spektaklo Rondom Kerst ĉe teatro De Avenue en Tilburg, Nederlando, kaj en Februaro 2001 ŝi kantis en speciala Valentena Koncerto por la Paletti-Orkestro. Antaŭ nelonge ŝi havis la honoron kanti en la ĉeesto de Iliaj Moŝtoj la Grafo kaj Grafino de Almelo, aperis en serio da koncertoj kun la fama virvoĉa kvarteto Mezzo Macho, kaj festenis la 25-jariĝon de Salon-Orkestro Belle Epoque. En 2003, ŝi estis la Ceremoniestrino por La Nokto de la Voĉo dum la Muzika Festivalo en Enschede, Nederlando.

Fine de 2004, Fraŭlino Barlaston aperis plurfoje en Hôtel de l'Europe, Amsterdamo, kie ŝi kabaredis ankaŭ por La Ekscelencoj, Iliaj Ambasadoraj Moŝtoj de Britujo kaj Maltujo; tiam orkestrestro Jaap van Zweden invitis ŝin kanti en Hago, je la 100-jara datreveno de lia renoma orkestro, la "Residentie" - antaŭ Ŝia Nederlanda Reĝina Moŝto Beatrix, la Reĝino de Holando. Oni ankaŭ invitis ŝin kanti dum festo en la ĉeesto de Lia Nederlanda Reĝa Princa Moŝto Kronprinco Willem Alexander, kaj Princedzino Máxima (lia edzino)! Poste Emily reciporke distris Jaap van Zweden (neinvitite) dum adiaŭa koncerta serio kun la Simfonia Orkestro de Nederlando.

Estontaj planoj? Nu, venis invito partopreni en tre speciala koncerto en Newcastle, Anglujo; oni petis ŝin kopii sian Kopenhagan kabaredo-konkeron por KEF 2005, ĉi-foje en Finnlando, nome Helsinko, kaj - terure ekscite! - venis ankaŭ peto de certa opera kompanio, ke ŝi rekomencu sian muzikan karieron antaŭ "la kulisoj". Plie, en tre serioza opero - sed venos pli pri tio siatempe!

Kaj eĉ pli: www.barlaston.com

Teatra Trupo Tuluza

En KEF ni havos teatran fruvesperon: Teatra Trupo Tuluza el Francio prezentas sian jam kvaran teatraĵon, komedion de Jean-Pierra Bacri kaj Agnès Jaoui ”Familia Etoso”. La esperantan tradukon por la originale franca teatraĵo faris Ricardo Cash kaj la trupo funkcias sub gvido de Arno Lagrange.

Legu pli pri la Trupo kaj pri la Familia Etoso:
TeatroTrupoTuluzo
FamiliaEtoso

En la trinkejo « Ĉe l’trankvilul’ » la familio de Henriko la mastro kunvenas por komune manĝi en restoracio kiel ĉiuvendrede. Sed ĉifoje estas aparta etoso. Filipo prezentis ĉe loka televido la firmaon kies kvara vicdirektoro li estas, kaj li tre scivolas ĉu lia prezento estis sukcesa. Benjo ĵus hodiaŭ senbremse ribelis kontraŭ sia tirana ĉefo kiu cetere estas ankaŭ la superulo de Filipo. Ĉiuj vane atendos la edzinon de Henriko kiu ĵus hodiaŭ decidis forlasi la geedzan hejmon. Cetere hodiaŭ ankaŭ estas la naskiĝtaga festo de Jonjo, la edzino de Filipo, jen okazo por la patrino fari la plej plaĉan donacon : hundon al sia bofilino, kiu bedaŭrinde tute ne ŝatas hundojn. Kaj konstante ĉeestas kelnere Deniso, kiu iom post iom pli kaj pli eniros en la familian etoson. Tiu ĉi vendredo vere ne disvolviĝas kiel la aliaj. Eble de tiu tago ekestos ŝanĝiĝoj en la rutinaj kutimoj de la familio.

Filmodublada konkurso

KEF2005 fiere prezentas : Granda Konkurso pri Filmodublado! Neforgeseblaj filmoscenoj dublotaj esperanten antaŭ publiko. Kio okazos, kiam la amoscenoj de la fama filmo ”Gone with the wind” transformiĝos al priskribo pri ĉiutago de esperanta paro…? Gvidos Katja Lampinen.

Filmoateliero

Ĉu vi amas kinoarton? Ĉu vi kutimas spici viajn babilojn per famfamaj filmofrazoj? Ĉu interesas vin la esprimmetodoj de filma mondo? Venu kune pripensi, kian influon havas lumo, sono aŭ muziko al la filma etoso. Ni ankaŭ provos dubladon de famaj filmoscenoj. Gvidos Katja Lampinen.

* * * * *