Suomen Esperantoliitto ry
Esperanto-Asocio de Finnlando

Al membroj de UEA kaj interesuloj pri esperanto - letero 10.11.2006

 

www.esperanto.fi

en esperanto

 
Esperanto-Asocio de Finnlando
Siltasaarenkatu 15 C 65
00530 Helsinki
tel. 09-517738
reta adreso: eafoficejo @ esperanto.fi (forlasu la spacojn) 

konto
: Sampo 800020-5995369

Saluton,
Estas denove tempo pagi la membrokotizojn de UEA kaj reaboni gazetojn. Jen la membrokotizoj por la jaro 2007: 

MG-membro 9 eŭroj  ricevas gvidlibron
MJ(-T)-membro 23 eŭroj  ricevas jarlibron
MA(-T)-membro 57 eŭroj  ricevas jarlibron kaj Revuon Esperanto
DM(-T)-membro 1.375 eŭroj  dumviva membro en kategorio MA
DMJ(-T)-membro 550 eŭroj  dumviva membro en kategorio MJ

La membrokotizoj estas la samaj ankaŭ por junaj membroj (nask. post 1.1.1977, bv. memori informi naskiĝtagon). La kotizoj por junaj membroj (-T) inkluzivas membrecon en TEJO kaj abonon de Kontakto kaj TEJO tutmonde. 

Krom la membrokotizo vi povas subteni la agadon de UEA per subtenaj membrokotizoj:

o 114 euroa: Membrokotizo de Societo Zamenhof 
o 69 euroa: Patrono de TEJO, Subtena membro de TEJO  (inkl. gazetojn Kontakto kaj TEJO tutmonde)

La abonoj de periodaĵoj de UEA sen membreco:
Esperanto 36 eŭroj 
Kontakto 22 eŭroj 
TEJO tutmonde 12 eŭroj 

EAF peras ankaŭ aliajn gazetojn. Jen ekzemploj pri prezoj (aerpoŝta aldono 4 eŭroj):

Monato 46 eŭroj, reta gazeto 27,60 eŭroj (11 numeroj)
La Jaro 5 eŭroj (kalendaro por 2007)
La Ondo de Esperanto 32 eŭroj (11 numeroj), elektronika abono (pdf) 12 eŭroj 

Demandu ankaŭ pri aliaj gazetoj! Krome ni peras ankaŭ viajn libromendojn kaj ĝirojn al viaj UEA-kontoj.

La 92-a Universala Kongreso okazos 4.-11.8.2007 en Jokohamo, Japanio. Se vi ne havas alighilon, bv. peti de la oficejo (kontakinformoj supre). Eblas aliĝi ankau per retpaĝoj de UEA en adreso http://www.uea.org. Kaj antaŭ la UK al Festivalo Arta Lumo en Kuopio 27.7.-1.8.2007.

Ni en Esperanto-Asocio de Finnlando volonte aŭdos viajn dezirojn, respondos viajn demandojn kaj disponeblas pri Esperanto-aferoj.

Kun bondeziroj
Por Esperanto-Asocio de Finnlando

Päivi Saarinen, ĉefdelegito
Ruorimiehenkatu 5 C 23, 02320 Espoo, tel. 09-8133217

PS 5.1.2007