Kursoj

La kvintaga Esperanto-kurso de EAF

La kvintaga Esperanto-kurso de EAF okazos en Popola Instituto de Valamo (Heinävesi, Finnlando) 10.–15.6.2012. La instrua teamo estos Atilio Orellana Rojas el Japanujo/Argentino kaj Tiina Oittinen el Finnlando. – Bv. vidi la retejon de EAF.

Somera Esperanto-Studado (SES-2012)

Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012. – Jam la kvina fizika lernu!-renkontiĝo okazos ĉi-foje denove en okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava kaj 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio.