Maku

maku.jpg

Telefono

+358 40 768 5165

Retpoŝto

markus.sunela@iki.fi

Do mi aĝas 23 jarojn. Mi naskiĝis en Kurikka sed transloĝiĝis en Tampereon jam antaŭ kvin jaroj. Mi deĵoris en la armeo dum unu jaro en Kajaani, Hamina kaj Lappeenranta. Nuntempe mi studadas en teĥnika universitato de Tampereo. Post trijara studado mi diplomiĝis kiel bakalaŭro de ekologia kaj energiteĥniko (antaŭ du jaroj). Lastaŭtune mi studadis en Tallinn, Estonujo. Ankoraŭ unu jaron restis antaŭ mi finiĝos la studadon. Dum mia tuta studado mi eĉ laboradas kiel programisto en malgranda firmao, Norfello.

En Kurikka mi estis tre aktivega skolto (ankoraŭ en asocioj), sed nuntempe skoltas nur preskaŭ sole kun miaj malnovaj skoltamikoj. Tamen mi estas jam dum kvar jaroj en estrado de studantskoltgrubo de Tampere nomata Nääs-Partio kaj laboradas pli-malpli aktive tie.

Naturo, laĝoj, kanotado, sportado, legado kaj studado (precipe lingvoj kaj natursciencoj) tre plaĉas al mi.

Mi Esperantiĝis lastjare. Mi serĉis informaĵojn por mia bakalaŭrlaboro kaj mi hazarde trovis informon pri volapuko. Ĝi ege interesigis min tial, ke mi ne sciis, ke ĝi estas reala lingvo. Iam, antaŭ longa tempo en Aku Ankka estis bildstrio en kiu Aku fuŝis ĉion, tial ke uzinstrukcioj sur farunpakaĵo estis nur en Volapuko. Mi tre interesigis pri interlingvistiko. Rapide mi trovis informon pri Ido, Interlingua, Esperanto, Lingua franca nova, Novial, Lojban, Budinos, Latino sine flexione ktp, sed baldaŭ mi konstatis, ke Esperanto estas la plej bona, la plej simpla kaj la plej vaste konata lingvo el ĉiuj.

Do mi komencis lerni ĝin. Mi trovis kelkajn kursojn pri Esperanto en Interreto kaj baldaŭ mi abonis Finna-Esperanto-Finna vortaron el EAF kaj Fundamentan krestomation el UEA. Mi ne havis tiom da tempo antaŭ ĉi-jaro sed jam aŭtune mi legis sufiĉe faĉile. Dum la vintro mi komencis legi multe pli kaj aŭskulti Esperantajn Interretradiojn.

Vi trovas mian retejon kaj pli pri mi ĉi tie.