Studantvespero
2009-09-15 18:30
La unua esperantovespero de Tamperea studantoj. Dum la vespero oni prezentos Esperanton kaj esperantokurso komencos. Plie oni diskutos pri la venonta agado kaj pri tio, kio estus la plej bona agadmaniero; ĉu ni fondos propran klubon aŭ agados en sino de Antaŭen.
Estonte la vesperoj okazos ĉiu aŭ ĉiu dua semajno. Eventoj povus esti ekzemple ludvesperoj, filmrigardado, sidado en iu trinkejo aŭ io ajn! Ĉiufoje oni lernos Esperanton. Pli detalan programon oni decidos kune.
Bonvenon!

