FEJO-semajnfino

2010-02-26 - 2010-02-28

keskustori.jpg

Ĉi-jare tradicia FEJO-semajnfino estos en Tampere de 26-a ĝis 28-a februaro. La semajnfino enhavas nature multe da kunestado, luĝado kaj saŭnado, sed ankaŭ ni konatiĝos kun la mirindaĵoj de Tampere kiel nigra kolbaso, terspino de Pyynikki, Pispala kaj Vapormaŝinmuzeo.

La programo ne estas ankoraŭ fiksita. Tranoktado eblas ĉe junularaj memberoj. Bonvole, rezervu vian lokon. Probable ni kolektos malgrandan kotizon.

Kontaktpersono: Markus Sunela (markus punkto sunela ĉe tut punkto fi, 040 768 5165)