Printempa ekskurso al la ekologia bieno en Keuruu

2010-05-22

Esperantoklubo de Jyväskylä invitas esperantistojn kun siaj amikoj partopreni jam tradician printempan ekskurson – ĉi-foje en Keuruu.

La renkontiĝo en la ekologia bieno, Kivijärventie 300 je la 11.00, reveno ĉ. 15.00.

Dum la tago ni konatiĝos kun la vivo en la bieno, havos vegetaran lunĉon kaj kafon tie kaj faros mallongan promenadon en la ĉirkaŭaĵo.

Prezo 10 €/pers. inkludas prezenton kaj lunĉon.

Aliĝoj kaj demandoj al Seija Kettunen, tel. 040 8672 743, seija.kettunen ĉe pp5.inet.fi

Suomeksi