Kial Lahtio kaj Finnlando?

Post la 103-a Universala Kongreso en la konata turisma urbo Lisbono, Lahtio aperas kiel ŝajne malgranda urbeto en la nordo, sen turismaj vidindaĵoj. Kial kongresi tie?  

Unu el la belecoj de Esperanto estas ke pere de ĝi oni povas facile konatiĝi kun aliaj kulturoj, landoj kaj homoj. Ĉiu Universala Kongreso enhavas pecojn de la kongresurba kulturo, kaj pro tio ĉiu kongreso estas unika. Kvankam plej gravas la internaciaj esperantistaj amikoj, oni kompreneble scivolas pri la angulo de la mondo, kie oni ilin ĉi-foje renkontu.

La 104-a Universala Kongreso okazos en la malgranda nordeŭropa lando Finnlando kaj ties malgranda urbo Lahtio. Malgranda angulo de la mondo, sed kiel ĉiu loko, ankaŭ Lahtio ofertas ion unikan al la kongreso. Tamen eble ne tiajn aferojn, pri kiuj oni plej unue pensus: ne estas muzeoj pri internaciaj famuloj nek grandaj katedraloj. Sed kio, do?

Finnlando longe estis malgranda kaj malriĉa, sed dum la lastaj cent jaroj tio ŝanĝiĝis. En 1917, kiam Finnlando sendependiĝis, Lahtio estis malgranda vilaĝo kun ĉefe lignaj konstruaĵoj. Nuntempe ĉirkaŭ la urbo oni vidas finnan historion, sed finna historio ĝenerale aperas malsimile ol tiu de iuj aliaj landoj. Oni ne havas multajn malnovegajn katedralojn, kastelojn aŭ aliajn pompajn konstruaĵojn. La finnoj estis longe malriĉaj terkulturistoj vivantaj sub la sveda aŭ rusa regado. Oni konstruis nur kelkajn, simplajn kastelojn kaj preĝejojn; la plejparto de la finnoj ja vivis simplan vivon.

Pro tio turistoj ne vagas sur la stratoj de Lahtio spektante unu valoran konstruaĵon post la alia. Tiuj, kiuj vizitas Lahtion, scias, ke la plej gravaj valoraĵoj ne nepre estas en la arkitekturo kaj aliaj homaj kreaĵoj – kvankam ekzemple Sibelius-domo reprezentas bone la simplan, elegantan kaj modernan stilon de nordia arkitekturo, respektata inter multaj fakuloj.

Tamen eĉ pli granda finna valoraĵo estas la pura, netuŝita naturo. La trankvileco dum luma vespero post agrable varmeta somera tago. La luksa ebleco havi puran akvon por trinki kaj puran aeron por spiri eĉ en la mezo de la urbo. La ne timiga sed trankviliga soleco, kiam oni piediras laŭ arbara pado kaj renkontas neniun. Kiam oni haltas, oni aŭdas nenion krom kantadon de birdoj. Kiom ofte oni nuntempe havas eblecon por tiaj spertoj? 

La naturo ĉeestas ĉie en Lahtio kaj ankaŭ en la kongresa temo vivanta naturo, floranta kulturo. Kaj logike tiel: la naturo estas eble la plej granda finna valoraĵo. 

Larissa Phileas

Fotoj: Sofia Bister

3 pensoj pri “Kial Lahtio kaj Finnlando?”

Lasi respondon al Mira Makivić Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *