|
|
Suomen
Esperantoliitto ry Esperanto-Asocio de Finnlando Esperanto-kursoj en la Popola Instituto de Valamo |
|
suomeksi
Aliĝoj
|
ESPERANTO-KURSOJ 22.-26.6.2009 Kursoniveloj Ĉiutage estos instruado ĉirkaŭ 5 horojn. Tiuj, kiuj ne ankoraŭ konas la lingvon, komencas de la unuaj aferoj. Aliaj profundigos sian lingvoscion pere de la daŭriga kurso, kiam spertuloj povas helpi la novulojn. Vi kiuj jam scipovas la lingvon diskutos, aktoros, legos artikolojn kaj resumos ilin, aŭskultos/faros prelegetojn ktp. Je via dispono en ĉiu kursonivelo estos la instruistoj kaj la kursogvidanto. Varia programo Posttagmeze kaj vespere estos ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo. Vespere estos komuna programo kun prelegetoj, kunkantado, kunludado kaj alia muzikado, saŭnumado en vera fumsaŭno ĉe lago, manĝado ktp. Ĉio tio en trankvila etoso de la monaĥejo. Laŭvole eblos al vi viziti ortodoksan diservon en la belegaj preĝejoj en la areo. Detala kursoprogramo (pdf) (de la jaro 2008, nova venos baldaŭ). PS 15.12.2008 |