Artikolo aperinta en Esperantolehti - Esperanta Finnlando 3/1994.
HistorioĈu ekzistis volapukistoj en Finnlando?
Tion demandas S-ano Z en Esperantolehti 2/1994. Jes ekzistis. En Helsinki eĉ svarmis da ili -- almenaŭ sur la favora promenejo Esplanado-strato -- se ni fidu babiliston Traskapatrullo de la gazeto Helsingfors Dagblad. La babilisto kompreneble aldonis sian plion de bona rakontisto, sed fakto estas, ke en 1886 volapuko fariĝis hobio laŭmoda ĉe ni. Gazetoj kaj revuoj publikigis aŭ novaĵetojn aŭ pli detalajn artikolojn pri ĝi. Ekzistis ankaŭ kluboj. Laŭ E. Drezen troviĝis en Finnlando du volapuk-kluboj unu en Rauma kaj alia en Kuopio.
La Rauma-a klubo ekzistis tute certe: Ĝi publikigis kelkajn anoncojn pri siaj kunvenoj vintre 1886-1887 en Rauman Lehti -- sed nur volapuke! Kiom da raumanoj komprenis tiujn?
La klubo en Kuopio ne postlasis tiel certajn spurojn. Tamen la gazeto Savo publikigis en julio 1886 en du numeroj longan artikolon pri volapuko kaj kiel provaĵo de la lingvo tradukon de la unua strofo de Savolaisten laulu. En novembro 1887 anoncis en Savo sinjorino Emilia Serenius, ke ŝi ekigos 9-10 horan kurson pri volapuko, se sufice da lernantoj anoncos sin.
Ankaŭ en Vaasa almenaŭ fondotis volapuk-klubo, kiel montras jena anonco en Wasa Tidning 20.5.1886:
Logolsöd lukim valiks volapüka flens!
Menade bal, püki bal.
Kanonla no isö fomöm bal Volapüka klubi?
Wasa, Mayul in yel balmil jöltum jölsemäl.
!Eikel C. M. Studel
(Rigardu ĉi tien ĉiuj amikoj de volapuk! Al unu homaro unu lingvon. Ĉu oni ne povas formi ĉi tien unu volapuk-klubon?
Wasa, majo en jaro mil okcent okdek ses, C.M.Heikel, Studanto).
Finnlingva lernolibro aperis en 1889 en Joensuu, kun titolo: Kansain välinen Kauppakieli. Helppotajuinen oppikirja Schleyerin maailmankielessä VOLAPÜK: J. Runströmin mukaan toimittanut J. Weisell. Spodal vpa.
La internacia volapuk-movado kolapsis post 1889 pro la reformemego de la volapuk-akademio, kion la amasoj de volapukistoj ne akceptis kaj kio fortimigis i.a. la eldonistojn. Sed volapuk-movado pretigis terenon por la esperantomovado.
Erik v.Hertzen
Reen al la esperantlingvaj artikoloj
Reen al la paĝo de Esperantolehti