|
|
Suomen Esperantoliitto ry Vintraj tagoj 2010 |
|
|
|
Vintraj Tagoj en Jyväskylä 13.-14.3.2010 Kunvenejo: NNKY (Kristana Asocio de Junaj Virinoj, Puistotori 4 Vintraj Tagoj kaj jarkunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos 13.-15.3.2010
en Jyväskylä. Jyväskylä estas loko konata pro pionira laboro por
ekesto de nia nuna – laika tutlanda, norma, literatura finna lingvo. Tie
fondiĝis la unuaj finnlingvaj gimnazio (1858) kaj seminario por
popollernejaj instruistoj (1863). Jyväskylä havas ankaŭ longan historion
kiel esperantostudejo: Esperantoklubo de Jyväskylä aranĝis somerajn
esperantokursojn tie dum 30 jaroj. Ambaŭ temoj estos traktitaj per
prelegoj, diskutoj kaj intervjuoj. Antaŭ la vespermanĝo okazos la
kunveno de membroj de Nino Runeberg Societo, la subtena societo de EAF. Dimanĉe la jarkunveno bonvenigas ĉiujn por influi la agadon de
EAF dum la komencinta jaro kaj dum la venontaj jaroj. Posttagmeze okazos
ekskurso al Roka Planetario (Kallioplanetaario) dudekon da kilometroj ekster
la urbo, kie ni vidos prezentadon pri mirakloj de la universo. Bonvenon! PLIE:
Kontaktuloj: Programo, jarkunvenaj aferoj, kunvenĉambroj ktp: Aliĝoj: Päivi Saarinen Kontaktinformoj de Tuomo, Tiina kaj Päivi en la paĝo estraro. Lokaj kontaktuloj: Seija kaj Kari Kettunen, retpoŝto: seija.kettunen @ pp5.inet.fi kaj kari.kettunen @ pp1.inet.fi, tel. +358-40-867 2743 (Seija) PS 1.3.2010 |
|
|
|
prizorganto@esperanto.fi |