Lahtio

Naturo, sporto kaj kulturo 

Lahtio (Lahti, Lahtis) estas urbo en suda Finnlando,  100 kilometrojn nordoriente de la ĉefurbo Helsinko. Kun preskaŭ 120 000 loĝantoj, Lahtio estas la oka plej granda urbo en Finnlando.

Lahtio estas fama pro siaj skisaltejoj kaj radiomastoj, sed ankaŭ pro Sibelius-domo, konstruita en la jaro 2000. Tie okazas multaj koncertoj, kongresoj kaj aliaj kulturaj eventoj. Sibelius-domo ricevis sian nomon de la fama finna komponisto, Jean Sibelius. La skisaltejoj gastigas internaciajn sportemulojn ĉiuvintre dum la famaj konkursoj de Salpausselkä, Salpausselän kisat.

La pura kaj trankvila finna naturo, kun siaj lagoj kaj arbaroj, kviete brakumas la urbon. Post kvin-minuta piediro for de la urbocentro troviĝas la bordo de la lago Vesijärvi kaj la haveno, kiun multaj Lahtianoj konsideras kiel sian plej ŝatatan lokon en la tuta urbo.

Lahtio ĝoje invitas esperantistojn al la 104-a Universala Kongreso de Esperanto!

Fonto: https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Lahti

Fotoj: Sofia Bister