Alveno

Kvankam Finnlando situas en la nordorienta angulo de Eŭropo, estas facile atingi ĝin kaj la kongresurbon Lahtion. 

La plej proksima flughaveno estas la plej granda en Finnlando, Helsinki-Vantaa. Aliaj relative proksimaj sed pli malgrandaj flughavenoj situas en Tampereo kaj Turku. Al Helsinki-Vantaa surteriĝas ĉiutage multaj rektaj flugoj de Eŭropo, kaj la finna flugkompanio Finnair flugas rekte al Helsinko eĉ de multaj aziaj kaj nordamerikaj urboj. Trajna vojaĝo de la flughaveno Helsinki-Vantaa al Lahtio daŭras unu horon, kaj  dum la tago ekveturas proksimume du trajnoj hore de Helsinko al Lahtio. Rektaj aŭtobusoj de la flughaveno al Lahtio ekveturas ankaŭ meze de la nokto.

De la rusa urbo Sankt-Peterburgo oni atingas Lahtion en malpli ol tri horoj – per rekta trajno! Eblas ankaŭ flugi unue al Stokholmo, Svedio, kaj ŝanĝi al unu el la multaj flugoj inter Stokholmo kaj Helsinko. Krome, eblas ankaŭ pasigi unu nokton sur la ondoj de la Balta Maro, kaj ŝipveturi de Stokholmo al Helsinko aŭ Turku. Ekzistas rektaj ŝipoj ankaŭ inter Germanio kaj Finnlando.

Eĉ tiuj, kiuj ne volas flugi aviadile, atingos Lahtion relative facile. Eblas veturi per aŭtobuso, propra aŭto aŭ biciklo tra la baltaj landoj ĝis la marbordo en Talino, Estonio, kaj de tie daŭrigi per ŝipo dum kelkaj horoj (estas spaco en la ŝipo ankaŭ por via aŭtomobilo!) ĝis Helsinko. Mezeŭropanoj povas veturi ankaŭ tra Danlando kaj Svedio ĝis la ŝipoj al Finnlando – aŭ, se oni havas tempon kaj volas konatiĝi kun la laponia naturo, veturi tra norda Svedio al Finnlando.

Trajnoj en Finnlando (VR)

Aŭtobusoj en Finnlando (Matkahuolto)

Flughaveno de Helsinki-Vantaa

Foto: Sofia Bister