Kongresejo

La glacihokea halo Isku Areena transformiĝos al moderna kongresejo por la 104-a Universala Kongreso. Krome oni uzos dum la kongreso salonojn de la fakaltlernejo trans la vojo. La distanco inter tiuj ĉi lokoj estas kelkaj minutoj piede. La urbocentron de Lahtio kaj plejparton de la hoteloj oni atingas facile piede en 5–10 minutoj.

Isku Areena situas ĉe la sporta centro de Lahtio, do post kelk-minuta piediro oni atingas ne nur la famajn skisaltejojn (kaj fakte ankaŭ la radiomastojn), sed abunde vastajn arbarojn.

Sekreto, kiun eble nur lahtianoj scias: se oni paŝas kvin minutojn de la kongresejo, kaj subiras la aŭtoŝoseon, oni alvenas al malgranda lageto kun plaĝo! Eble vi emas naĝi inter la prelegoj?

Fotoj: Sofia Bister