OFTAJ DEMANDOJ

AKVO – Finnlando havas tre bonkvalitan trinkakvon. Oni povas trinki akvon de ĉiu akvokrano. Ni rekomendas, ke oni replenigu propran akvobotelon, anstatau aĉeti ĉiufoje novan plastan botelon. 

ALKOHOLO – En Finnlando oni povas aĉeti bieron, cidron kaj aliajn alkoholaĵojn ĝis 5,5 procentoj en normalaj manĝaĵaj vendejoj. Se oni volas aĉeti pli fortajn alkoholaĵojn, ekzemple vinon, oni devas tion fari en speciala vendejo por alkoholaĵoj, Alko. La plej centra Alko troviĝas en Sokos, Aleksanterinkatu 19–21.

AMASLOĜEJO – La amasloĝejo de UEA situas en la lerneja centro Salpaus. Oni ne havas matracojn tie, do por la plej komforta sperto, bonvolu kunpreni propran matracon.

BUSOJ – Ekzistas loktrafikaj aŭtobusoj en Lahtio. Aĉetata de la ŝoforo, bileto al unu direkto kostas 3,40 eŭrojn. Starante ĉe la ĝusta bushaltejo, haltigu la preferatan aŭtobuson svingante vian manon.

EKSKURSOJ – En parto de la ekskursoj estas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj, do eblas ankoraŭ mendi ekskursojn surloke. Oni demandu pri la ekskursoj ĉe la koncerna giĉeto en la kongresejo. 

FLUGHAVENO – Alveninte al la flughaveno de Helsinki-Vantaa, oni ne bezonas veturi al la centro de Helsinko. La flughaveno situas en Vantaa, kiu estas pli norde kaj pli proksime al Lahtio. Por pli da informoj, spektu la jenan filmeton: https://www.youtube.com/watch?v=D1A1nRXc2_w&t=85s

FUMADO – Fumado estas malpermesita ene de konstruaĵoj. Ekstere oni rajtas fumi nur ĉe markitaj fum-lokoj. 

JUNULARA PROGRAMO – La junularan programon oni trovas plej facile en junuloj.com .  La retpaĝaro malfermiĝos kelkajn tagojn antaŭ ol la kongreso komenciĝos. Oni informos pri la junulara programo ankaŭ en la kongresejo, sed indas sekvi la retpaĝaron kaj WhatsApp-grupon, ĉar la programo povas iom varii depende de la vetero ktp.  

KONGRESEJO – La kongresejo situas en Isku Areena, Svinhufvudinkatu 29. Alvenante la unuan fojon, bonvolu kunpreni konfirmilon (paperan aŭ retmesaĝan) de la aliĝo, aŭ identigilon.

MONO –  En Lahtio ne troviĝas loko por ŝanĝi aliajn valutojn en eŭrojn. Estas konsilinde ŝanĝi monon antaŭ la ekvojaĝo aŭ kunpreni kreditajn aŭ debetajn kartojn. Tiaj kartoj estas uzeblaj en ĉiuj vendejoj aŭ restoracioj; informiĝu en via banko, ĉu per via karto eblas ankaŭ preni monon el la bankaj monaŭtomatoj en Finnlando. En la flughaveno Helsinki-Vantaa eblas ŝanĝi monon, sed la kurzoj estas malfavoraj. Monaŭtomatoj ne multas en Finnlando, la plej proksima aŭtomato al la kongresejo situas ĉe Sokos, Aleksanterinkatu 19–21. Atentu, ke multaj butikoj kaj vendejoj ne akceptas monbiletojn, kiuj valoras pli ol 50 eŭrojn. 

PARKUMEJOJ – Ĉe la kongresejo troviĝas certa nombro da senpagaj lokoj por parkumi sian aŭton. 


Lahtio atendas vin!

Vekas vin varmeta vento, kiu refreŝigas vian vizaĝon. La vento blovas rekte de la plej granda lago de Lahtio, Vesijärvi, kaj ĉe ĝia haveno oni povas ĝui trankvilajn promenadojn ĝis la vastaj, verdaj arbaroj. La aero estas pura kaj la urbocentro kvieta, kiel kutime en finnaj urboj dum julio.

Tamen, ĉi-julie, io malsimilas. Esperantistoj de ĉirkaŭ la tuta mondo kolektiĝis al ĉi tiu urbeto en suda Finnlando. La aero pleniĝas de ĝoj-krioj de geamikoj, kiuj renkontiĝas post tempo, kiu ŝajnis longa, tamen nun sentiĝas kvazaŭ oni nur hieraŭ adiaŭis unu la alian. Kia bela revidiĝo en ĉi tiu trankvila kaj ĉarma loko. 

Kial vi ankoraŭ hezitas? Lahtio atendas vin!

Aliĝu al la kongreso ĉi tie. Estu rapida – la dua aliĝperiodo finiĝos dimanĉon la 31-an de marto, kaj post tio la kotizoj altiĝos.

Enigmo de la emblemo

Ĉiu UK havas certajn grafikajn atributojn, almenaŭ unu, la emblemon. Krom tiu povas esti alia simila – glumarko, poŝtmarko, stampo…

Ofte la emblemo estas desegnita bildo de grava landmarko, konstruaĵo aŭ kultura aŭ natura vidindaĵo en la urbo aŭ lando kie la UK okazas. Kiam oni rigardas la antaŭajn emblemojn oni rimarkas, ke ili estas tre diversaj tra la jaroj. Ĉiu emblemo iamaniere estas identigilo por la aktuala urbo, lando kaj kulturo kaj kelkfoje ankaŭ rilatas al la temo de la UK.

La naskiĝo de nia Lahtia emblemo estis longa procezo, kaj ĉar mi estis unu parto en ĝi, mi volas iomete malfermi kelkajn pensojn rilate al la emblemo, kiu certe ne diras tre multe al homoj kiuj tute ne konas nek la urbon Lahtio nek la landon kaj la kulturon de la lando kiu gastigas la 104-an kongreson. Ĉi tiu artikolo ne estas fina klarigo de ĉiuj simbolaj elementoj en la emblemo, lasu ni al la kongresanoj mem spertojn de la kongresa semajno inspiri al pliaj imagoj.

En la relative malgranda urbo Lahtio ne estas tre multaj videblaj landmarkoj, tamen almenaŭ du vere bone videblaj: la tri famaj skisaltejoj kaj la du radiomastoj, kiuj ankaŭ videblas en la emblemo/glumarko de Esperanto-klubo de Lahtio. Tria landmarko, aŭ eble oni diru akvomarko, nome la lago Vesijärvi, kontraŭe al la aliaj, ne estas konstruita de homoj. Ĉi tiuj tri landmarkoj estis la ĉefaj elirpunktoj dum la planado de nia emblemo. Krome unu, kantele/kantelo, la finna nacia kordinstrumento, ludas gravan rolon, ne nur en la emblemo… Kaj ankaŭ la temo de la UK 2019 (Vivanta naturo, floranta kulturo) multe influis dum la planado. Post skizoj kun pli malpli videblaj skisaltejoj, radiomastoj kaj lagoj, ni tamen finfine venis al multe pli simpligita simbolo en kiu oni povas vidi diversajn, por la 104-a UK karakterizajn elementojn.

Nun ni jam povas rigardi la detalojn. La tri skisaltejoj estas eble al tiuj, kiuj iomete konas la urbon Lahtio, plej facile rekoneblaj kvankam ili reale estas diversgrandaj, tamen ja kvalito ne ĉiam estas same kiel grandeco. La linioj ne simbolas nur spurojn, oni povas vidi ilin kiel radio- aŭ akvo-ondojn, aŭ eĉ nordlumon. Tamen ili ankaŭ memorigas pri la kordoj de la muzikinstrumento kantele / kantelo. La finna vorto kieli signifas lingvon, tamen ankaŭ kordon, kantelo estas do”lingvoinstrumento”, kielisoitin, kvankam fakte kordinstrumento.

Inter la kordoj videblas du flamoj, finne liekki. En la dua nacia lingvo de Finnlando, la sveda, oni parolas pri eldtungor, ”fajrolangoj” kio alproksimigas al lingvoj. Ĉi tiuj du videblaj flamoj estas parto de vico komencanta je indiĝenaj lingvoj, kiel la sameaj, kaj kontinuas kun la lingvoj de novaj enmigrintoj. Tiel la multlingveco de la mondo ankaŭ videblas kaj la verda signo de l’espero brile sin prezentas en ĉi tiu sfero. Tio samtempe donas al la emblemo universalan aspekton.

En la skisaltejoj la ĉefa direkto estas suben, en la emblemo oni povas senti movon ankaŭ supren kaj samtempe ŝanĝon. En la naturo kaj je kreema kulturagado homo trovas harmonion kaj ĝojon por si mem. Iĝu ankaŭ la grandaj idealoj de l’homaro pli ol vortoj kiam individuoj kune penas transiri la barojn kiuj malfaciligas la konkordon inter homoj kaj detruas harmonion inter naturo kaj kulturo.

Börje Eriksson

Aperis unuan fojon en Esperantolehti 4/2018

 

UK – ĉu nur por maljunuloj?

La debato pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj tio, ĉu ili entute ofertas ion por junuloj, influas ankaŭ la preparadon de la 104-a UK. Bonŝance nian junularan programon jam antaŭ longe komencis prepari teamo de spertaj junuloj.

La junularan programon en la venonta lahtia UK oni planas detale kaj pripensante. La celo estas, ke la kongreso en Lahtio ofertu programon al ĉiuj esperantistoj – ĉu junaj aŭ maljunaj.

Tiuj kongresanoj, kiuj decidas partopreni la junularan programon dum la lahtia kongreso, havos la eblon konatiĝi kun finnaj kulturo kaj naturo de junulara vidpunkto. (Tamen ni ne difinas ”junulojn” per aĝlimoj – ĉiujn, kiuj sentas sin junaj en unu aŭ alia maniero, oni bonvenigos.)

Do ĉu la kongresoj estas interesaj nur por maljunuloj? Almenaŭ la kongreson en Lahtio oni organizos tiel, ke ĝi ofertos ion por ĉiuj.

Se vi havas ideojn aŭ dezirojn por la junulara programo, kontaktu nin ekzemple per privata mesaĝo en Facebook aŭ Instagram, aŭ skribu komenton sub ĉi tiu teksto!